emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/09

Fervoja mondo 2010/09


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-nov-20)

El fervoja mondo 9/2010


Finnlando - Italio - Usono - Ĉinio - Germanio - Ĉeĥio - Svislando - Slovakio


Finnlando : aperis nova komerca entrepreno - Nova komerca entrepreno, fondita de finna transport-entreprenisto VR kaj rusa entrepreno Freight One Company PCK (filia kompanio RĴD) nomiĝas Freight One Scandinavia. Al siaj klientoj ĝi proponas eksportan, importan kaj transitan trafikojn inter Finnlando kaj Rusio en unuoopaj vagonoj kaj ĝiscelaj bloktrajnoj. Estro de logistiko de la konzerno VR Erik Soederholm citis : „Per propono de pliaj transportoj al Finnlando aŭ tra Finnlando al Rusio ni realigas dezirojn de niaj klientoj.“

Italio : komencis konstruadon de grava tunelo - En januaro 2010 komenciĝis laboroj por konstrui novan tunelon kun nomo Terzo Valico, kio estas tunelo por grandrapida fervoja linio inter Genova kaj Milano. Kiel anoncis ministro por ekonomio Claudio Seajola, la itala registaro disponigis por la unua etapo de konstruado monsumon atingantan 500 milionojn da eŭroj. La konstruata kunligo havas plej altan prioritaton por la lando, ĉar ĝi ebligos krei el Genova unu el la plej gravaj centroj de internacia interŝanĝo de varoj inter Eŭropo kaj Azio.

Usono : Buffett prunteprenas por fervojo - Warren Buffett, legenda investisto el Usono, garantias bezonatan pruntmonon por sia ĝis nun la plej granda investaĵo, kiu estas aĉeto de fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe (BNSF), por kiu li volas pruntepreni en la kapitala merkato proksimume ok miliardojn da usonaj dolaroj. Kiel kontraŭvaloron oni proponas ŝuldatestojn de la holdingo Berkshire Hathaway. Nun apartenas al Buffett jam pli ol dudek procentoj da akcioj de la konzerno BNSF, kiu viciĝas al la plej grandaj fervojaj vartransportistoj en Usono.

Ĉinio : en Ĉinio oni malfermis fervojan linion por rapido 380 km/h - Fine de decembro 2009 oni komencis komercan ekspluatadon sur la ĉina grandrapida fervoja linio Vuhano (Wu-chan) – Kantono (Kuang-ĉou). La unua trajno kun pasaĝeroj inter la ĉefurboj de la provincoj Chu-pej kaj Kuang-tung registris veturdaŭron 2 horoj kaj 48 minutoj, kun meza rapido 329,3 km/h. Notindas, ke veturdaŭro de trajnkunligo sur la 1068 km longa malnova linio estis 10 horoj kaj 30 minutoj. Tiu ĉi grandrapida fervoja linio estis kiel la dua enlande proponita por ekspluat-rapido 350 km/h, la trajnoj tamen sur ĝi veturas ĝis 380 km/h. Dum provadoj de funkciado antaŭ komenci regulan trafikadon, precize la 9-an de decembro 2009, oni registris la maksimuman rapidon 394,2 km/h. La ekspluatadon prizorgas motorvagonkombinaĵoj de la firmaoj Kawasaki kaj Siemens, kiuj en kazo de bezono veturas kuplitaj kun plia kombinaĵo. Oni atendas, ke la linio 968 km longa dumtempe restos la plej longa grandrapida fervojlinio en Ĉinio, ĝis kiam ne estos finkonstruita fervoja linio por pasaĝertrafiko Pekino – Ŝanhajo, longa 1318 km.

Usono : fervojajn projektojn oni dotos per 8 milardoj da dolaroj - Usona prezidento Barack Obama anoncis dum sia januara vizito en 2010 en Florido unuopajn fervojajn projektojn, por kiuj oni donos monsumon 8 miliardoj da dolaroj, ĉerpitaj el federaciaj fondusoj. La ŝtatoj kaj civitoj povis pretendi la monon en konkurso, anoncita en aprilo 2009 kiel parton de ekonomia pakaĵo por renovigo kaj reinvestoj en sumo 787 miliardoj da dolaroj. Granda parto de la mono estis disponigita al vastaj projektoj, kiuj estas grandrapidaj fervojoj en Kalifornio kaj en Florido : 1,25 miliardoj da dolaroj estas destinitaj por konstruado de la proponata fervojlinio TampaOrlando por rapido 270 km/h, monsumo 2,25 miliardoj da dolaroj apartenos al kalifornia projekto de kunligo Los AngelesSan Francisco por rapido 350 km/h. „Ni kunligas la urbojn, kiuj estas tre proksimaj por efika aertrafiko, sed grandrapidaj ŝoseoj inter ili estas preskaŭ superŝarĝataj super sia kapacito“, proklamis en sia klarigprezento Ray LaHood, la usona ministro de trafiko.

Germanio : Stutgarto ricevos novan stacion kaj pli rapidan kunligon - Federacia ministro de trafiko Peter Ramsauer kaj ĝenerala direktoro de Germanaj Fervojoj (DB) Rüdiger Grube la 2-an de februaro 2010 partoprenis solenan komencon de laboroj laŭ vasta projekto Stuttgart 21. Kune kun aliaj gastoj oni solene forigis trakfinan baraĵon en la ekzistanta fervoja stacio, por tiele montri komencon de realigo de la ambicia plano, per kiu oni anstataŭigos la nunan ĉefan stacion. La nova stutgarta subtera stacio fariĝos komenco ankaŭ de la dua, ne malpli grava parto de la projekto – grandrapida linio 84 km longa kaj gvidanta ĝis Ulm. Ĝi estos konstruata laŭlonge de la grandrapida ŝoseo A8 kaj mallongigos veturdaŭron inter ambaŭ urboj al nur 28 minutoj. Ĉefa elemento de tiu ĉi projekto estas tunelo Filder 9,5 km longa, kiu direktiĝos suden de la ĉefa stacio al nova stacio, kiu trajntrafike priservos la flughavenon en Stutgarto kaj areon de la komercaj grandfoiroj. La veturtempo el la centro al la flughaveno reduktiĝos de ĝisnunaj 27 al 8 minutoj.

Ĉeĥio : ČD Cargo ĉe naskiĝo de alianco Xrail - Sep ĉefaj eŭropaj operatoroj de fervoja vartrafiko kreis la 18-an de februaro 2010 en svisa Zuriko aliancon por trafikado de vagonkargaj ekspedoj Xrail. Ekspedoj vagonkargaj prezentas en Eŭropo proksimume duonon de ĉiuj transportoj de varoj sur fervojo, kaj laŭ studoj de la merkato havas konsiderindan internacian kreskan potencialon. Tiu ĉi plej grava trafikmaniero tiel nun fariĝas multe pli alloga kaj efika. Tio estas ankaŭ ĉefa celo de la alianco Xrail, kiu strebas grave altigi konkurenckapablon en trafiko de fervojaj vagonkaergaj ekspedoj en Eŭropo, per kiu ĝi helpos malpezigi trafikon sur ŝoseoj kaj helpos tiele al protektado de vivmedio. La projekto Xrail komenciĝis en 2007 sub gvido de UIC en Parizo. Nun en ĝi membras sep partneroj kun aktivado en 11 landoj : ČD Cargo (Ĉeĥio), CFL Cargo (Luksemburgio), DB Schenker Rail (Germanio, Nederlando, Danio), Green Cargo (Svedio, Norvegio), Rail Cargo Austria (Aŭstrio, Hungario), SBB Cargo (Svislando) kaj SNCB Logistics (Belgio). Simboloj de la projekto Xrail alportas avantaĝojn al la klientoj dum trafiko trans limojn en tri sferoj : fidindecon (minimume 90 procentojn en internacia trafiko de ekspedoj vagonkargaj sur la reto Xrail), travideblecon (internacia horaro el klienta trako de ekspedinto al klienta trako de adresato kaj uzadon de aktivaj informsistemoj) kaj procedon de oferto priservada (tempo de prilaboro maksimume tri tagoj). Xrail profituzas la ekzistantan infrastrukturon , koridorojn TEN-T kaj elektitajn kontenerajn transkargejojn kaj klientajn trakojn. „Ĉe vagonkargaj ekspedoj ni ĉiam pli estas prempuŝataj per konkurenco de la surŝoseaj transportistoj“, aludis komerca direktoro de ČD Cargo Rodan Šemekl, kiu nome de tiu ĉi kompanio subskribis la fondkontrakton. „La alianco Xrail bezonas proponi pli grandan fidindecon, rapidecon, eblan lokrezervadon kaj dumveturan observadon de transportata sendaĵo fare de kliento per interreto.“

Svislando : dua fervoja ponto por Bazelo - En duono de decembro 2009 en Bazelo oni komencis konstrulaborojn por la dua fervoja ponto trans riveron Rejno, kiu estos 240 metrojn longa. Konstruado de la linio inter la bazelaj stacioj SBB kaj la stacio Basel Badisher Bahnhof, inkluzive de plivastigo de du al kvar trakoj, estu finita en la jaro 2017, do en tempo de malfermo de Gotthard-baza tunelo. Dank´ al la nova ponto eblos plialtigi nombron de translimaj trajnoj S-Bahn al Germanio de 80 al 140.

Slovakio : sur la koridoroj pli rapide - En Slovakio nuntempe troviĝas proksimume naŭdek km de la modernigitaj fervojaj koridoraj liniopartoj sur la linio Bratislava-Rača,- Nové Město nad Váhom. Procedo de modernigo tamen estas daŭrigata. En la plej proksima tempo estos pretigitaj por pli grandaj rapidoj pluaj liniopartoj Nové Město nad VáhomPúchovŽilinaLiptovský MikulášKošice. Estas daŭrigataj ankaŭ laboroj por modernigi linioparton ŽilinaČadcaSkalité – landlimo Slovakio/Pollando, sur la 6-a transitkoridoro.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo