emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/11

Fervoja mondo 2010/11


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-nov-26)

El fervoja mondo 11/2010


Germanio - Aŭstrio - Rusio - Hispanio - Britio - Belorusio - Belgio - Hispanio - Italio


Germanio : federaciaj landoj kontraŭ bruo - Landaj registaroj de Hesio (Hessen) kaj Rejnlando-Palatinato (Rheinland-Pfalz) pligrandigas premon al federacia registaro, por akceptadi efikajn aranĝojn en batalo kontraŭ trafika bruo en valo de meza Rejno. En komuna gazetara konferenco fare de ministroj de la trafiko kaj vivmedio de la ambaŭ landoj oni prezentis Dekpunktan programon por senbrua Rejna valo. Ekzemple por trafiko inter Norda kaj Mediteranea maroj estas postulata malŝarĝiga survojigo koncerne envalan fervojon. Estas bezonate stimuli transportistojn por uzi malpli bruan teknikon.

Aŭstrio : Siemens deturnas trafikon al trakoj - Kompanio Siemens deturnas transporton de boĝioj fabrikataj en Graz al la fervojo. De tie ĉi ili estas transportataj sur aŭstria vartrafika linio RCA al Passau, kaj tie transprenas transportadon la germana DB Schenker Rail ĝis la destinstacio Hamburgo, de kie la boĝioj estas ŝipe transportataj al Ĉinio. La transportoj estos plunumataj ĝis aŭgusto 2011. Ĝis tiu tempo oni transportos 1440 boĝiojn sur 700 vagonoj. Per transmeto de vojo al fervojo Siemens ŝparos al vivmedio ĉirkaŭ 600 tunojn da karbondioksido.

Rusio : konferenco pri fervoja vartransporto - Internacia Fervojunio aranĝis en Sankt-Peterburg en la tagoj 6-an kaj 7-an de julio 2010 mondan konferencon pri fervoja vartrafiko (Global Rail Freight Conference). Temas pri unu el la plej gravaj mondaranĝoj pri internacia vartrafiko. La ĉefaj temoj de la konferenco estis trafiko post ekonomia krizo, liberaligo en fervoja sektoro, transkontinenta fervoja kunligo, kombinita trafiko kun ekspedoj per kompletvagonaroj, trafiko en unuope ekspeditaj varvagonoj kaj monda loĝistiko baze de fervoja trafiko.

Hispanio : Madrido kaj Parizo deziras pluajn trajnojn - En Madrido okazis fine de aprilo 2010 loĝistika foiro „Logitran“,, kiun vizitis pli ol sesmil homoj. En ĝia kadro okazis hispana-franca trafika forumo. La ambaŭ landoj en ĝi deklaris, ke ili deziras ankoraŭ pli bonan kunlaboron en trafiko kaj loĝistiko. Reprezentantoj de fervoja, ŝosea kaj mara trafikoj anoncis, ke ili intencas plirapidigi komunan teknikan kaj loĝistikan evoluon. Oni emfazis ankaŭ bezonon enkonduki pluajn trajnojn kaj modernan solvon de transiro inter diversaj interrelaj ŝpuroj en iliaj landoj.

Britio : tunelo sub Maniko ŝanĝis la posedanton - Kompanio GBRf (Great Britain Rail Freight) transprenis la firmaon Eurotunnnel. En rolo de vendanto staras First Group plc. Eŭrotunelo tiel komencas roli pli gravan rolon en eŭropa fervoja vartrafiko. La firmao GBRf, dunganta proks. 300 homojn, tiel nun povis kune kun la franca filia kompanio Eurosporte France proponi al klientoj kompletan servon – precipe sur la linio sub la Maniko-kanalo. La vendoprezo laŭ amaskomunikiloj estis 26,3 milionoj da britaj pundoj.

Belorusio : la unua privata fervojo el okcidento - Kompanio ITL Polska, kiu apartenas al la dresdena grupo ITL Gruppe, estas la unua „okcidenta“ privata fervojo, kiu transiris kun vartrajno kaj propra trakcio polan-belorusan landlimon ĝis transkarga stacio Brest. Dekkvar vagonoj kun koakso el ĉeĥa nordmoravia regiono, el Ostrava, estis destinitaj al kliento en belorusa ĉefurbo Minsk. En Belorusio transprenis trakcion la ŝtata fervojo BC, en Ĉeĥa respubliko la kompanio ČD Cargo.

Belgio : ŝtata helpo al la fervojoj agorde kun EU - Kontrolistoj pri plenumado de reguloj de la ekonomia konkurso en EU trovis, ke subvencioj donataj al Belgaj Ŝtataj Fervojoj servis al reorganizo kaj memstarigo de vartrafikservo. Laŭ tieaj amaskomunikiloj temas pri totala monsumo 355 milionoj da eŭroj. Male SNCB Logistics devigis sin grave ŝpari en personaraj kaj materialaj elspezoj. La Eŭropa komisiono certiĝis, ke plano por reorganizo ebligos al la filia vartrafika kompanio pliprofitan agadon. Reciproka financado inter ekspluatado de vartrafiko kaj restanta aktivado estas eliminita.

Aŭstrio : oni pripensas trafikĉesigon al Brenner - Infrastruktura filio de Aŭstriaj Federaciaj Fervojoj ÖBB Infrastruktur AC pripensas plenan trafikĉesigon de la fervoja linio InsbruckBrenner en somero 2012. Kialo estas necesegaj sanigaj laboroj : Ekzistas ankaŭ varianto pri trafikĉesigo de nur unu trako. En tiu ĉi kazo konstruaj laboroj komenciĝos jam en la jaro 2011. Dum kvin jaroj oni trafikĉesigu unu trakon ĉiun fojon dum du monatoj. Tamen ankaŭ en tiu ĉi solvo oni bezonus plene ĉesigi la trafikon dum du semajnoj : en la jaroj 2011 kaj 2015. La sanigo inkluzivas interŝanĝojn de la trakoj, renovigon de du tuneloj, de la 23 fervojaj pontoj kaj konstruon de nova ponto. La fervoja linio estas tre veturuzata.

Hispanio : vartrajno el Sevilla al Madrid sesfoje semajne - Hispana filio de Germanaj Fervojoj Euro Cargo Rail komencis oferti sesfoje en semajno vartransporton inter Sevilla kaj Madrid. La nova oferto kun kapacito 1300 tunojn en ambaŭ direktoj intencas precipe partoprenon en la plej granda ĉenaĵo de la memservoj Mereadona. Trajnoj en direkto al sudo de la lando trafikas ĉun tagon. Euro Cargo Rail specialiĝas al bezonoj de hispanaj nutraĵkonzernoj. Por Mercadon, havanta sidejon en Valencia, la filio de DB trafikas ankaŭ inter Madrid kaj Tarragona. En kazo de Tarragona kaj ankaŭ de Sevilla oni transportas varojn el marhavenoj al madrida centra deponejo Abronigal.

Italio : korupto laŭdire minacis trafiksekurecon - En duono de julio 2010 oni eldonis arestordonon por du eksdirektoroj de trajna filio de la Ŝtataj Fervojoj Trenitalia kaj por tri entreprenistoj. Trenitalia onidire donis mendojn en valoro 10 milionoj da eŭroj por bontenado kaj sekurigo de var- kaj pasaĝertrajnoj al la kunlaborantaj firmaoj – por reciproke farataj servoj. Antaŭ nelonge anoncis la sekurigoficejo por fervoja trafiko la informon, laŭ kiu tragedio en Viareggio, ĉe kiu estis mortigitaj 32 personoj, povus en la jaro 2009 pro nesufiĉa bontenado de varvagonoj kvindekfoje ripetiĝi.

(Kolektis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis D-ro Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo