emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/12

Fervoja mondo 2010/12


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-dec-27)

El fervoja mondo 12/2010


Indonezio - Belorusio - Turkio - Svisio - Korea Respubliko - Germanio - Hungario - Finnlando


Indonezio : rozkoloraj pasaĝervagonoj kaj pasaĝerkajoj por virinoj - Meze de aŭgusto 2010 indonezia ĵurnalo The Jakarta Post informis pri entrafikigo de pasaĝervagonoj destinitaj nur por virinoj. Temas pri aranĝo, kiu celas malebligi okazantan oftan seksan ĝenadon, pri kiu la tieaj virinoj plendis. Alia motivo por akcepti tiun ĉi ekipon estis protekto de suĉinfanaj virinoj, kiuj estis elmetitaj el malagrablaj komentoj de kunvojaĝantaj viroj. Kompanio PT Kereta Api Indonezia (KAI), kiu en Ĝakarto ekspluatas fervojan pasaĝertrafikon, dume posedas dudek tiucele modifitajn vagonojn, kiuj estos regule envicigitaj kiel unua kaj lasta en vagonaro, sur linio Jakarta – Bogor. La novaj vagonoj estas facile distingeblaj. Internaĵo de la tuta vagono estas rozkolorigita kaj ĉiu vagono estas markita per piktogramo. Virinoj tamen povas vojaĝi ankaŭ en ceteraj vagonoj kune kun viroj. Aliflanke por viroj eniro en rozkolorajn vagonojn estas strikte malpermesita – ankaŭ trajnpersonalo konsistas ekskluzive el virinoj. Eniro en la trajnon estas ankaŭ apartigita, partoj de kajoj destinitaj por virinoj estas signitaj per roza koloro. Priskribitaj vagonoj komence estis entrajnigataj nur en elektitaj rapidtrajnaj kursoj, en proksima estonto la kompanio KAI tamen planas ilian enkondukon en ĉiujn enlandajn trajnojn, trafikantaj al proksimaj eksterlandaj celstacioj. Demandon, kial la kompanio KAI decidis enkonduki porvirinajn pasaĝervagonojn, presparolanto Maur respondis jene : „Tio estas parto de nia devoligo plibonigi servojn por vojaĝantoj. Krom tio ni esperas, ke tiele malmultiĝos krimeco kaj seksa ĝenado al virinoj en niaj trajnoj.“ Indonezio per tiu ĉi aranĝo aliĝis al grupo de landoj, kie pasaĝervagonoj por virinoj jam funkcias : Japanio, Malajzio, Hinda Unio, Tajvano aŭ Brazilo. Tieaj virinoj tiun ĉi novaĵon laŭdas. Evidente ili ankaŭ bonakceptus, se ilia pozicio en la socio pliboniĝus ankaŭ ekster sfero de la trafiko.

Belorusio : grandrapida fervojlinio Moskvo – Minsko - Belorusio, Rusio kaj Ĉinio decidis prepari projekton por konstrui grandrapidan fervojan linion inter Moskvo kaj Minsko. En estonto trajnoj sur tiu ĉi linio povus atingi rapidon ĝis 300 km/h. Belorusaj fervojoj decidis kunlabore kun Fervoja ministerio de Ĉina respubliko eniri en elektan traktadon por modernigi ĉefan fervojan linion BaranovičiBrest. Baze de tiu ĉi interkonsento oni supozas, ke Ĉinio helpos en evoluo de trafika infrastrukturo kaj disponigos modernan teknologion.

Turkio : transazia fervojlinio ĝis Istanbulo - La 2-an de aŭgusto 2010 el turka Istanbulo ekveturis unua vartrajno ECO – Economic Cooperation Organization – kun varo por Tehrano kaj Islamabado. Ĉiu el ses konteneraj platvagonoj estis kargita per kontenero 40 futojn longa kaj sendita al destinstacio en Pakistano. Kvin varvagonoj transportis sendaĵojn al la irana ĉefurbo. Trafiko sur trajnkurso pli ol 6300 km longa fariĝis plua paŝo en klopodo enkonduki regulan trafikon sur fervoja linio, antaŭdestinita fariĝi parto de Transazia fervojo.

Svisio : mondrekordo sur dentotramvojo Gornergratbahn - Okaze de la 111-a datreveno depost fondo de svisa dentotramvojo Gornergratbahn, kiun oni memorigis en junio 2010, venis al liniofina stacio Gornergrat (situanta 3100 m super marnivelo) entute 366 muzikantoj ludantaj je alpa ĉaskorno. Temas pri nova mondrekordo, kiu aperos en Guinness-libro de la rekordoj. Dum en la jaro 1899 tiu ĉi montara tramvojlinio transportis inter stacioj Zermatt kaj Gornergrat 34 mil pasaĝerojn, 110 jarojn poste, en la jaro 2009, tio estis jam 740 585 pasaĝeroj.

Korea Respubliko : Sudkorea vento en Nov-Zelando - Unua motorvagonkombinaĵo, el entute 48 elektraj duvagonaj kombinaĵoj EMU kun povumo 1,5 kW estis fine de aŭgusto 2010 liverita el Korea Respubliko al Nov-Zelando. La vagonkombinaĵojn mendis regiona konsilio Wellington ĉe Konsorcio Hyundai Rotern kaj Mitsui en la jaro 2007 en valoro 235 milionoj da novzelandaj dolaroj. La vagonkombinaĵoj por ŝpuro 1067 mm nomiĝas Matangi, kio en maŭra lingvo signifas „vento“. Pluaj liveroj de tiaj vagonoj okazis en oktobro 2010, kaj ili estas iom-post-iom entrafikigataj al ekspluatado.

Germanio : nova ponto super Danubo estas pli alta - Nova, pli alta fervoja ponto nun volbiĝas super Danubo apud Deggendorf. Ŝtala konstruaĵo en valoro 32 milionoj da eŭroj estis solene transdonita al ekspluata servo komence de julio 2010. Surrivera ŝiptrafiko profitas el pli alta pas-alto de la ponto. La malnova ponto estis konstruita en la jaro 1877 kaj permesis al ŝipoj subveturon kun alto 4,30 metroj. La nova danuba ponto estas konstruita je 3,80 m pli alte kaj permesas al la ŝipoj kargan limprofilon ĝis travetura alto 8 metroj. Tio ĉi estas grava precipe por surŝipa trafiko de konteneroj en pli multaj tavoloj.

Hungario : konteneraj trajnoj el Hamburgo - Kompanio Eurogate Intermodal (EGIM) startis en duono de julio 2010 novan fervojan kunligon irantan tra Bavaria riverhaveno en Regensburgo al budapeŝta libera haveno Csepel. Sur koridoro Hamburgo – Regensburgo – Budapeŝto EGIM proponas du forveturojn semajne de bloktrajnoj ĝiscelaj, kun kapacito po 96 TEU. Tempo de traveturo estas proksimume 27 horoj. Laŭ la kompanio anonco de bezono por trafiko al Hungario en lastaj jaroj rimarkinde kreskis.

Finnlando : ŝipveturiga entrepreno kuniĝis kun Green Cargo - Finna ŝipkompanio Containerships starigis kontaktojn kaj kunlaboron kun svedaj havenoj kaj la tiea entrepreno de fervoja trafiko Green Cargo. En longdistancaj transportoj konteneroj tiel transiras denove al trajnoj. La ŝipkompanio ekspluatas reton de linia trafiko al orientaj regionoj de Balta Maro, sed ankaŭ en Britio kaj regionoj de Mediteraneo. La intersistema reto Green Cargo, kiu estas filio de ŝtata fervojo, inkluzivas kvardekon da destinitaĵoj kaj havas lokojn en sudo de la lando same kiel en malproksima nordo.

(Preparis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo