emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2011/04

Fervoja mondo 2011/04


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2011-feb-16)

El fervoja mondo 4/2011


Aŭstrio - Ĉinio - Germanio - Rusio - Svedio - Finnlando - Francio - Nederlando - Luksemburgio - Svisio - Britio


Aŭstrio : kombinita trafiko kun nova servo - Kompanio Rail Cargo Austria (RCA) komencis transporti traktorojn por duonremorkoj (por feruta transporto) el Wells ĝis la turka landlimo. RCA nun ekspluatas novan servon ISU, kiu en traduko signifas plibonigita transkargado de traktoroj por duonremorkoj. Temas pri sistemo, kiu ebligas transkargi sur vagonojn ankaŭ traktorojn por duonremorkoj, kiujn oni ne povas transkargi per gruo. En kadro de programo EUCREAM komencis trafiki dufoje monate inter Wells kaj sudbulgara Stara Zagora rapida ISU-vartrajno. En ĉiu trajno estas 15 dusidejaj vagonoj, sur kiuj oni povas transporti ĝis 30 traktorojn.

Ĉinio : el Pekino al Ŝanhajo per rekorda rapido - Ĉina grandrapida trajno venkis rekordon de neadaptita trajnkonsisto por normala komerca trafikuzado. Rapidon 486,1 km/h ĝi atingis sur fervojlinio inter Pekino kaj Ŝanhajo. Ĉinio deziras en du jaroj konstrui 13 mil kilometrojn de grandrapidaj fervojlinioj, kio estos pli multe ol en la cetera mondo entute. En septembro 2009 la sama veturiltipo kun marko CRH380A atingis rapidon 416,6 km/h. Rekordon oni grave plibonigis sur linioparto inter urboj Zaozhuang en norda Ĉinio kaj Benghu en orienta provinco Anhui.

Germanio : modernigado de fervojlinio Dresdeno - Berlino - Germanaj Fervojoj DB finis modernigon de fervojlinio Radebeul West - Weissig nordokcidente de Dresdeno. Investoj en valoro ĉirkaŭ 100 milionoj da euroj plirapidigos trafikon el saksa metropolo al Berlino kaj Lepsiko dank´ al kompleksa modernigo de la linio kaj konstruado de nova interliga linio inter fervojlinioj al Berlino kaj Lepsiko. Trafikadon sur tiu ĉi linio oni komencis ekde valido de nova horaro en 2010/11. DB planas por venontaj jaroj modernigi pliajn liniopartojn de la fervoja linio Dresdeno – Berlino por rapido ĝis 200 km/h kaj redukti vojaĝtempon je 30 minutoj al ĉirkaŭ 2 horoj.

Rusio : Pendolino el Helsinko al Peterburgo - Unu horon kaj duonon ŝparos pasaĝeroj, kiuj ĉijare veturos el Helsinko al Peterburgo. Ekde horarŝanĝo de la 12-a de decembro 2010 inter Helsinko kaj Peterburgo komencis trafiki Pendolino-trajnoj. Nova vojaĝdaŭro estas je unu horo kaj duono malpli longa ol ĝistiama. Pendolino traveturos la tutan trajnkurson kun ses haltejoj en 4 horoj kaj 36 minutoj. Ekde decembro 2010 en trafiko estas uzataj du duopoj de tiuj vagonkombinaĵoj, somere aldoniĝos pliaj du duopoj. En pasinteco la plej rapida trajno el Helsinko al Peterburgo bezonis 5 horojn kaj 52 minutojn.

Svedio : dua kurso por vartrajnoj al Ruhrgebiet - Bloktrajnoj ekspluatataj de la firmao Van Dieren Maritime kaj fervoja operatoro Hector Rail inter Svedio kaj Herne en Rur-regiono ekde novembro 2010 estas plimultigitaj je plia trajnkurso. Al la kvinfoje en semajno ekspluatata trajno Katrineholme - Herne ekzistas trifoje en semajno uzata trajnkunligo Näsjö - Herne. Ambaŭ konceptoj baziĝas sur kontinua kunligo kun trakcia servoliveranto Hector Rail el Svedio ĝis Rur-regiono kaj Rejnlando. Van Dieren Maritime estas filio de islanda ŝiptransporta kompanio Samskip. La trajnoj transportas kontenerojn, normalajn duonremorkojn kaj grandajn duonremorkojn.

Finnlando : profitdona kunligo kun rusa giganto - Kompanio SeaRail OY, kiu estas komuna filio de VR Group en Finnlando kaj Green Cargo en Svedio, kunlaboras kun rusa fervojo Pjervaja Gruzovaja Kompanija (PGK) en trafikado inter Skandinavio kaj landoj de la iama Sovetunio. La firmao disponas pri pli ol 200 mil varvagonoj, kiujn oni pere de Sea Rail en Skandinavio nun povas proponi al klientaro. Pro privatigo en Rusio kaj apero de novaj entreprenoj perdiĝas konvenaj varvagonoj el komerco. Kunlaboro kun PGK en estonto garantios aliron al menciata vagonstoko kaj al trafikproponoj en fervoja loĝistiko.

Francio : sendrata, tamen pagata Interreto en TGV - Francaj grandrapidaj trajnoj TGV ebligas al vojaĝantoj facilan aliron al Interreto. Pasaĝeroj povas provizore en semajnfinoj sur trajnkurso inter Parizo kaj Nancy rigardi retpaĝojn kaj sendi retmesaĝojn. La servo funkcias ekde 1-a de decembro 2010 sur plimultaj linioj de francaj grandrapidaj trajnoj, kaj ankaŭ eksterlanden. Alligo tamen estas pagenda. Se pasaĝero havas intereson, li povas pagi koston per karto aŭ aĉeti kuponon jam en fervojstacio aŭ en restoracia vagono. Alligo kostas 5 eŭrojn por horo aŭ 10 eŭrojn por tuta vojaĝtempo.

Nederlando : speciala skanilo por kontrolado de konteneroj - En roterdama haveno oni ĝis 2013 konstruos specialan aranĝaĵon por kontrolado de konteneroj, ekspluatataj ekskluzive en fervoja vartrafiko. Anoncis tion fine de 2010 Direkcio de la tiea Dogana administracio. En solena kunsido de la ekspeda asocio Fenex doganistoj anoncis, ke la skanprocedo estos direktata al konteneroj en eksporta trafikado. Financado estos garantiita – same kiel preparo de elektoprocedo. En Maasvlakte jam dek jarojn estas je dispono skanilo por kontrolado de surŝoseaj konteneroj.

Luksemburgio : sesdekmiliona mendo por Stadler - Luksemburgaj Fervojoj CFL mendis ĉe svisa kompanio Stadler ok trivagonajn duetaĝajn kombinaĵojn por pluraj elektrotrakciaj sistemoj. Unu vagonkombinaĵo kun kapacito 300 sidlokoj estas proksimume 80 metrojn longa, havas unua- kaj duaklasajn kupeojn por pasaĝeroj, kupeon por rulseĝuloj kaj lokon por bicikloj. La kontrakto valoras 60 milionojn da euroj. La unua trajnkompleto eniros ekspluatadon en unua duono de la jaro 2013. Luksemburgio estas post Svisio, Germanio kaj Aŭstrio jam kvara lando, kien estos liverataj modernaj duetaĝaj motorvagonkombinaĵoj de la firmao Stadler.

Svisio : informtabeloj en Lucerno pezas pli ol du tunojn - Kompanio SBB rekonstruis informsistemon en lucerna ĉefstacio kaj anstataŭigis dudek jarojn aĝan centran tabelon kun ekveturoj de trajnoj per nova informtabelo. Tiun ĉi konstruan ŝanĝon oni plenumis sen funkciadinterrompo en la fervojstacio. Pri komplikeco parolas mezuroj de la nova informtabelo, kiu estis en la stacidomo lokita en transiro de novembro al decembro 2010. Ĝi altas 3,19 metrojn, larĝas 5,56 metrojn kaj pezas 2,3 tunojn. Ĝi enhavas 15 liniojn kaj 65 mil signojn. Ĝia aĉetprezo estis 400 mil frankoj.

Britio : ekranoj portis neordinaran reklamon - Mediaj kampanjoj, kunligitaj kun fervojo povas esti diversaj. Ekzemple ĉe kampanjoj anoncitaj sur ciferece regataj ekranoj oni supozas, ke anoncisto deziras, ke liaj informoj estu facile legeblaj. En Britio tio okazis male. Kompanio British Gas fine de novembro 2010 klopodis streĉi atenton de la ĉirkaŭirantoj sur 17 ekranojn JC Decaux en fervojaj stacioj en la tuta lando helpe de anoncoj renverse skribitaj. Tiujn ĉi anoncojn renverse skribitajn sekvis klariga informo : „Esti sen hejtado aŭ sen varma akvo povas renversigi por vi la mondon.“

Germanio : pligrandigo de urbfervoja reto S-Bahn en Nurenbergo - Ekde valido de nova horaro (decembro 2010) fervojreto S-Bahn en Nurenbergo plivastiĝis je pluraj trajnkursoj kaj celstacioj. Novaj transportinterligoj direktas al Bamberg, Ansbach, Neumarkt kaj Hartmannshof. Trajnsekva tempospaco sur tiuj ĉi linioj en matena kaj posttagmeza trafikpintoj estas 20 minutoj. En la regiono tiel grave kreskos trajntrafiko je 25 procentoj al entute 6 milionoj da trajnkilometroj jare. Pli multaj trajnkunligoj kaj novaj vagonaroj atendos ekde horaro 2011 ankaŭ vojaĝantojn sur Majn-Frankonia Fervojo en suda Bavario.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo