emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2011-jul : Danio : Fervojfaka aranĝo dum la 96-a Universala Kongreso

2011-jul : Danio : Fervojfaka aranĝo dum la 96-a Universala Kongreso


ARKIVO

ARKIVO

ARKIVO

Aktualigo je 2011-06-14 :

Grava atentigo !!!!! (el Jan Niemann)

En la ekskurs-parto, kiu okazos en la Metroa regejo/bontenadcentro, povas partopreni nur 50 personojdo, anoncu vin ĉe Jan NIEMANN [niemann(ĉe)kabelmail.dk] por esti certa havi lokon.

Se vi volas ne partopreni tiun parton, sed kuniri poste al la centro de Kopenhago - interkonsentu kun Jan NIEMANN ankaŭ pri tio.


Aktualigo je 2011-05-27 : jen eltiraĵo de mesaĝo de Jan Niemann. Ĝin, kun fotoj, vi povas ankaŭ elŝuti (185 ko).


Fervojfaka, senpaga ekskurso dum la 96a UK en Kopenhago

Merkrede la 27an de julio ni renkontiĝos je la 10a horo en la haltejo VESTAMAGER, sur la kajo.

La reto La kongresejo Bella Center situas tuj ĉe Bella Center haltejo, kaj estas SURtera parto de la metroo, vi povas facile sekvi la fervojon al Vestamager, distanco ĉ. 2 km. Por iri per la metroo, vi bezonas 2-zonan bileton aŭ unu tondon en blua tondkarto.

Vestamager-haltejo Ni estos gvidataj tra la regejo/bontenadcentro de la metroo, kaj poste ni iros al la centro de Kopenhago, kie momente oni konstruas la Cityring, ringlinion, kiu estos tria etapo de la metroo.

La regejo

Se vi volas legi pli pri la metroo, en FFK8 kaj FFK19 aperis artikoloj. Se vi havas demandojn, skribu al Jan NIEMANN (retpoŝt-adreson vi trovos en tiu ĉi dosiero) aŭ turnu vin al li dum la fervojista kontaktkunveno dum UK.

Ĝis en Kopenhago salutas DEFA


Antaŭa informo :

Niaj danaj amikoj kolegoj dissendis la jenan informon :

Voko al fervojistoj, fervoj-amikoj kaj –interesuloj :

Fervojfaka ekskurso okazos dum la 96-a UEA-kongreso merkrede, la 27-an de julio.

Ni vizitos la kopenhagan Metro-kompanion.

Programo :

Gvidata vizito en la trajnpretigcentro ĉe Metro-stacio VESTAMAGER (du Metro-staciojn for de BellaCenter, kie okazos la UK). Poste ni iros al la centro de Kopenhago, kie ni vizitos kelkajn lokojn, kie oni momente laboras kaj konstruas por la nova Ringlinio.

Pliajn kaj detalajn informojn ni donos poste – en la bulteno Dana Fervojisto, en la IFEF-bulteno kaj en hejmpaĝaro de DEFA.



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo