emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Instruado por servo sur rapida trajno kaj esperanto.

Instruado por servo sur rapida trajno kaj esperanto.


La 18an de aŭgusto komencis nova kurso de E-o al 1.000 gestudentoj ĉe la Artkolegio de Kunming. S-ro Duan Yongxing, la prezidanto de la Artkolegio kaj jam tre bone konata de la membroj de IFEF, enkondukis Esperanton al la geknaboj en la malnova teatro de la lernejo, pere de kantoj kaj PPT-oj pri la origino kaj celoj de la lingvo kaj pri ĝiaj pri famaj parolantoj. La lernantoj estas iom pli junaj ol la kutimaj studentoj de la Artkolegio. Fakte ili estas inter 15 kaj 18-jaraĝaj, plejparte el la suda landlimo de Yunnan. Ili ĉiuj volas iĝi gestevardoj sur aviadiloj aŭ rapidaj trajnoj, aŭ helpantoj dum koncertoj kaj turismaj eventoj. Precipe la ebleco labori sur rapidega trajno estas granda allogo por ili, ĉar nuntempe ĝi estas simbolo de moderniĝo kaj interesa vivo. S-ro Duan esperas, ke E-o povos esti konsiderata kiel fremda lingvo fare de la dungistoj kaj plialtigi la ŝancojn de niaj gestudentoj trovi laboron en tiu ege dezirata nova fako. Nuntempe kvin kompetentaj instruistoj estas en la Artkolegio por instrui Esperanton. Krom mi kaj S-ro Zhang Lianjn, kiu organizas la kursojn, estas Ges-roj Dekmil el Koreio kaj Optimisto kaj Jadobela el Ĉinio. Sayon Zhuoma, la Vicprezidantino de la Yunnan-a Esperanto Asocio, ankaŭ helpos nin kune kun la ĉiam entuziasma S-ro Duan. Se la kurso sukcesos, ĝi povos estonte esti malfermata al ĉiuj 3.000 gestudentoj de la departemento kaj doni gravan kreskigan puŝon al la rilatoj inter fervojistoj kaj Esperanto instruado en la tuta lando. Ĉiukaze, la granda celo de S-ro Duan estas alporti grandan junigon al la movado, donante novajn fortojn al nia ideo pere de tiu amo por rapidaj fervojoj. Alessandra Madella

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo