I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
ARKIVO
ARKIVO
(informoj el la aliĝilo/invitilo)
Ĉeĥio : la jarkonferenco de Ĉeĥa sekcio IFEF/ĈeFEA okazos en la tagoj 22-a ĝis 24-a de novembro 2013.
Loko : kunvensalono (unua etaĝo) en fervoja stacio Praha Masarykovo nádraží. (vidu la mapon sube). La enirejo estas ĉe fino de halo apud biletvendejoj (sur enirpordo estos markita "kunveno de la Jarkonferenco ĈeFEA").
Akceptado de partoprenantoj okazos ekde 16h en kunvenejo.
Manĝado de partoprenantoj estos mendita en restoracio, proksime de loko de la konferenco (matenmanĝo 70 kronojn, tag- kaj vesper-manĝo menuo po 150 kronoj).
Tranoktado estos garantiita en AZ Hostel Praha en 2-, 3- kaj 4-litaj ĉambroj (komuna socialaranĝaĵo) ; kosto de tranokto po persono kaj nokto estas en 2- kaj 3-lita ĉambroj 420 kronoj, en 4-lita ĉambro 370 kronoj, en 5-lita ĉambro 320 kronoj.
PROGRAMO :
Vendrede :
16-17h : akcepto de partoprenantoj
17h30 : vespermanĝo
19h : inaŭguro de la konferenco, 1-a parto
Sabate :
8h : matenmanĝo
10h-12h30 : ekskurso al Nacia Teknika Muzeo en Praha
13h : tagmanĝo
14h30 : traktado de konferenco, 2-a parto
18h : vespermanĝo
19h : traktado de konferenco, 3-a parto
Dimanĉe :
8h : matenmanĝo
9h : traktado de konferenco, 4-a parto, fermo de konferenco
12h30 : tagmanĝo
Por pliaj informoj, probable eblas kontakti ĈeFEA (Ĉeĥa Fervojista Esperanto Asocio)
aŭ mesaĝi al la administranto de "ifef.net", kiu plusendos la mesaĝon.