I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
Ĉi-sube vi trovos la necesajn informojn por aboni la IFEF-retliston.
La diskutaĵoj temas pri ĉio, kio rilatas al IFEF, pri la fervojfaka laboro, pri la IFEF-kongresoj, ktp. La celo estas plifaciligi komunikadon inter la IFEF-membroj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri "fervojo kaj Esperanto". Tial, se vi konas homojn, kiuj interesiĝas pri IFEF, ankaŭ vi ne hezitu inviti ilin. Ju pli granda estos la komunumo, des pli interesaj kaj fruktodonaj estos la diskutoj. Komence de decembro 2020 en ĝi interŝanĝis mesaĝojn pli ol 80 membroj.
Praktike : (anstataŭ la indikitaj /a/, memkompreneble tajpu la kutiman helikan @ ) Por enlistiĝi, sendu simplan mesaĝon al :.. peto/a/ifef.net Post kelkaj horoj (aŭ tagoj se la respondeculo tiam ferias !), vi ricevos aŭtomatan mesaĝon kun titolo "Bienvenue sur la liste ifef-forumo" (= "Bonvenon en la retlisto ifef-forumo"). Vi havas nenion por fari. Ricevo de tiu mesaĝo signifas, ke vi jam membras en la listo. Viaj kontribuoj estas bonvenaj.
Atentu : kiam vi sendas mesaĝon al la listo, necesas uzi la retadreson, per kiu vi enlistiĝis. Pri problemoj, demandoj, ktp., demandu nin. |