emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2007-sep : Ĉeĥio : Internacia Paroliga Semajno en Dobřichovice

2007-sep : Ĉeĥio : Internacia Paroliga Semajno en Dobřichovice


Temas pri internacia staĝo kun francaj fervojistoj : konkreta uzado de la scioj lernitaj dum porkomencanta staĝo (Parizo marte 2007 / Liono junie 2007 / Tuluzo septembre 2007). Ĝi okazos en Dobřichovice, Ĉeĥio, de la 24a ĝis la 30a de septembro 2007.

Ja de 4 jaroj FFEA sukcese organizas staĝojn por komencantoj (por tiuj, kiuj neniam eklernis), kaj perfektigajn kursojn (por tiuj, kiuj jam partoprenis kurson por komencantoj).

La unua parto de tiuj staĝoj okazas en Francio kaj la dua parto okazas en Ĉeĥio, per okazigo de "Internacia Paroliga Semajno", kiun povas partopreni ne nur franc-parolantoj ĉar la kursoj okazas internaci-lingve.

Nepre atentu, ke tiu staĝo en Ĉeĥio celas komencINTojn.

La urbeto Dobřichovice (3000 loĝantoj) situas 8 km sudokcidente de la limo de Prago, per trajno 23 km de la praga ĉefa stacio (Praha hlavní nádraží), laŭlonge de la rivero Berounka. Nur 9 km de ĉi tie troviĝas unu el la plej konataj ĉeĥaj kasteloj Karlštejn, proksima estas ankaŭ Bohemia Karsto kun la grotaro de Koněprusy.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo