emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Magnetŝveba fervojo por Japanio

Magnetŝveba fervojo por Japanio


Rapide, pli rapide, Japanio. La registaro signalis verdan lumon por la konstruado de unua trakejo por magnetŝveba fervojo. La Maglev-trajnoj atingos rapidecon de ĝis 500 kilometroj en horo. La pasaĝeroj kvazaŭ traflugos la vojon.

La altteknologia nacio Japanio inaŭguros novan eraon por rapidegaj trajnoj. La magnetŝveba fervojo Maglev kiu atingos maksimuman rapidecon de pli ol 500 kilometroj en horo laŭplane kunligos ĝis la jaro 2027 la ĉefurbon Tokio kun la industria urbo Nagojo.

La japana registaro aprobis al la fervoja societo Centra Japana Fervojo (JR Tokai) la konstruadon de la trakejo. Ĝis la jaro 2045 oni planas plukonstrui la fervojon ĝis la miliona urbo Osako. La entutaj kostoj por la mamuta projekto estas buĝetitaj kun 9 bilionoj da jenoj (proksimume 66 miliardoj da eŭroj). Oni intencas komenci la konstrulaborojn ankoraŭ dum oktobro de ĉi tiu jaro.

La plej granda parto de la 286 kilometrojn longa relvojo ĝis Nagojo kondukos tra tuneloj. Por trapasi urbojn oni konstruos tunelojn kun profundeco de ĝis pli ol 40 metroj sub la grundo. JR Tokai estas optimisma financi la gigantan projekton el propraj rimedoj. La entrepreno perlaboras multe da mono per la Ŝinkanseno kiu estas la plej rapida trajno de Japanio. La Ŝinkanseno antaŭ 50 jaroj markis la komencon de nova erao de rapidegaj trajnoj.

La Maglev-trajno mallongigos la vojaĝotempon inter la stacidomo Shinagawa en Tokio kaj Nagojo al nur 40 minutoj. La Ŝinkanseno nuntempe bezonas por tio la duoblan tempon. Inter Tokio kaj Osako la vojaĝotempo malaltiĝos de nuntempe 145 minutoj per la Ŝinkanseno al 67 minutoj per la Maglevo.

Antaŭ nelonge JR Tokai sukcese testis la magnetŝveban fervojon kaj atingis sur testcela trako maksimuman rapidecon de 500 km en horo. Tio estas signife pli rapidega ol la nuntempe funkcianta Ŝinkanseno "Hayabusa" kiu atingas maksimuman rapidecon de 320 km en horo.

La magnetŝveba teknologio do nun vere realiĝos en praktiko. Estas apenaŭ kredeble ke teknika koncepto kiu jam antaŭ pli ol 50 jaroj en Germanio estis prezentata al la publiko kiel estonta solvo por fervoja persontransporto bezonas tiom da tempo por maturiĝi kaj realiĝi. El tiu tempo originas la ambicia projekto pri la magnetŝveba fervojo Transrapid kiu bedaŭrinde fiaskis pro grava akcidento kun 23 mortintoj sur testcela trako en norda Germanio dum septembro de la jaro 2006. Oni povas nur deziri ke ĉi-foje la ambicioj en Japanio sukcese realiĝos.

Fonto : http://esperantaretradio.blogspot.co.at/


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo