emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Surstilza fervojo por la etiopia ĉefurbo

Surstilza fervojo por la etiopia ĉefurbo


Se vi volas audi la artikolon vi trovos en Esperantoretradio 17.2.2015 http://esperantaretradio.blogspot.co.at/

Entute 32 kilometrojn longas la du novaj linioj kiuj tratranĉas la urbon unue je la nord-suda akso, due sur la orient-okcidenta akso. La 39 stacioj ofertas multe da spaco por komforte eniri la vagonojn kaj por forlasi ilin. La linioj estis projektitaj parte kiel klasika subtera fervojo, parte la trakoj aliflanke etendiĝas je pli alta nivelo sur stilzoj.

Nun komence de februaro startis la prova funkciado de unu el la du linioj, la dua linio baldaŭ sekvos. La entute 41 vagonoj de la fervojo traveturos la urbon en rapideco de 70 km/h. La materialo de la vagonoj rezistos al la alta sunradiado en alteco de 2400 metroj super la maro kaj tiel preventos antaŭtempan malnoviĝon de la vagonoj.

Per tio nun jam parte plenumiĝas la esperoj de la proksimume 5 milionoj da enloĝantoj de la ĉefurbo kaj de la periferiaj vilaĝoj ke ili ne plu devos uzi la plenŝtopitajn aŭtobusojn aŭ aŭtobusetojn. La nova enurba fervojo ludos grandan rolon en la mildigo de la transportproblemo en la urbo. Per la parta transmeto de la publika transporto sur la relvojon oni pli rapide veturos de A al B. Kaj oni esperas ke ankaŭ la trafikŝtopiĝoj sur la stratoj pli malgrandiĝos. Kaj la aerkvalito en la urbo per tio pliboniĝos kaj ankaŭ tiurilate la vivokvalito kreskos.

La projekto en financa grandeco de 475 mil usonaj dolaroj tamen ne estintus realigebla sen helpo el eksterlando. La ŝtata ĉina eksport-importa banko Exim donis krediton kaj la Ĉina Fervoja Inĝenierada Korporacio konstruis la novan relvojon. Ĉinio disponas pri la teknika faka scio pro la spertoj en la konstruado de tiaj trafiksistemoj en la propra lando. Laŭ kontrakto ankaŭ ĉina entrepreno mastrumos dum 41 monatoj la funkciadon de la nova enurba metroo de Addis Abeba.

La nova enurba fervojo estas konsiderata raraĵo inter la afrikaj ĉefurboj. Sed laŭ la intencoj el Pekino tio baldaŭ ŝanĝiĝu. Pro tio ĝi estas ankaŭ modela projekto, kvazaŭ vizitkarto de ĉina inĝeniera arto, kaj Ĉinio esperas ke venos mendoj el pluaj grandurboj sur la afrika kontinento.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo