emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > LA SPECIFA LARĜECO DE LA HISPANA TRAKARO

LA SPECIFA LARĜECO DE LA HISPANA TRAKARO


LA SPECIFA LARĜECO DE LA HISPANA TRAKARO

Hispana spuro

Tiuj ni, kiuj jam sufiĉe maturiĝas, aŭskultis iufoje en la lernejo, ke trak-larĝo en Hispanio estas malsimila al tiu de la cetera Eŭropo por malfaciligi eblajn invadojn el Francio. Kiel tiutempaj infanoj ni alkutimiĝis ne diskuti pri tio kion ni lernis, tamen estas eble demandi, ĉu militaj invadoj ofte realiĝas per-trajne ? Tute ne ! Do, tiu malsimila trak-larĝo en Hispanio, kaj ankaŭ en Portugalio (pro tio ties nomo “ibera trak-larĝo) devas havi aliajn kaŭzojn. Inter alie, oni devas diri, ke Portugalio havas limojn nur kun Hispanio, do, por eviti malfacilaĵojn okaze de internaciaj trajn-vojaĝoj, ili nepre devis adopti la hispanan larĝecon.

Ekzistas specifaj kaŭzoj por uzi en Hispanio trak-larĝecon tute malsimila al tiu de Eŭropo kaj ili tute ne rilatas al militaj kialoj. La hispana geografio, aŭ pli bone dirita la hispana orografio, estas plena de montoj kaj malebenaĵoj, do, oni bezonis potencan lokomotivon por treni vagonaron. Tio estas, la kaldrono kiu produktas vaporon por movi la lokomotivon devis esti pli granda kaj larĝa ol tiuj uzataj en la cetera Eŭropo, ĉi tiel, ankaŭ trakoj devis esti pli larĝaj ĉi tie en Hispanio. La mezuro pripensata de la inĝenieroj en la jaro 1844, kiam oni alprenis tiun decidon en Hispanio, estis 1.688 mm-oj, anstataŭ la 1.435 mm-oj uzataj en Eŭropo.

Ĉi tiuj malsimilaj larĝoj de la eŭropa kaj la ibera trakaroj malfaciligis la komercajn kontaktojn inter Hispanio kaj Eŭropo. La afero povus resti solvita en la jaro 1886, tiam okazis en Berno (Svisio) internacia fervojista kongreso, kiu celis unuigi la larĝecojn de ĉiuj eŭropaj trakoj. Kelkaj eŭropaj landoj, kiel Nederlando, kiu ankaŭ konstruis sian trakaron kun specifa larĝeco, modifis ĝin, tamen ne Hispanio, kiu decidis daŭrigi la konstruon de novaj fervoj-linioj laŭ tiu specifa larĝeco.

La afero iomete solviĝis en la jaro 1960, kiam oni konstruis la unuajn larĝo-ŝanĝilojn, temas pri ilaro kiu kapablas modifi aŭtomate la larĝecon de la radaksoj en la vagonaroj. La unua larĝo-ŝanĝilo ekfunkciis en la jaro 1967 en Hendajo, ĉe la landlimo inter Hispanio kaj Francio. Do, estis eble daŭrigi la trajnan vojaĝon inter Madrido kaj Parizo per sama trajno.

Tamen, ĉi tiu larĝeco de 1.688 mm-oj ne estas la ununura uzata en Hispanio. Okaze de la konstruo de grandrapida trajn-linio en Hispanio (nomata AVE) dum la 90’jaroj de la pasinta jarcento, oni adoptis la internacian larĝecon, tio estas 1.435 mm-oj. Trafe oni pripensis tiam, ke tiuj linioj poste daŭriĝus per ligoj al aliaj francaj linioj, do, oni pli-rapidigis la vojaĝon se oni evitis la ŝanĝon de larĝecon en la landlimo. Oni devas diri ankaŭ, ke la tiama hispana registaro eĉ pripensis modifi la larĝecon de la tuta fervoja liniaro en Hispanio, tamen la kosto estus enorma, do, oni preferis konstrui tiujn novajn kun la eŭropa larĝeco kaj ne tuŝi la antikvajn trakojn.

Trak-ŝanĝilo en Antekero

Trak-ŝanĝilo en Antekero.

Se vi iufoje vojaĝis de Madrido en Alheciron, en la kadiza provinco, dum la lastaj jaroj, vi sendube haltiĝis dum kelkaj minutoj en Antekero, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke de Madrido ĝis Antekero, la trajno veturas sur nova trakaro kun europa larĝeco kaj de Antekero ĝis Alheciro, la trakaro denove uzas iberan larĝecon, do, dum kelke da tempo, feliĉe nur minutoj, la trajno devas modifi la larĝecon de sia radaksaro.

Alia trak-larĝo ekzistanta en Hispanio estas tiu de la trajnoj FEVE, hispana fervojoj sur mallarĝa trakaro, ĉi tiuj trajnoj veturas sur trakoj kies larĝeco estas ĝuste 1.000 mm-oj, tio estas unu metro. Ĉi tiu larĝeco ankaŭ estas uzata de la vaskaj trajnoj Euskotren kaj de FGC, fervojoj de la kataluna registaro. Ĝi ankaŭ estas uzata de kelkaj turismaj trajnoj kaj ĉe minejaj zonoj.

La influo de britaj inĝenieroj estas okulfrapa en la konstruo de la unuaj trajnoj en Hispanio, tiel, la linio inter Soller kaj Palmo en la majorka insulo, tre fama turisma trajno, uzas trakon kies larĝeco estas ĝuste 914 mm-oj, tio tute egalas al unu brita jardo. Laste, kiel anekdoto, oni devas diri, ke la linio 1-a de la madrida metroo estas iomete speciala, ties trak-larĝeco estas 1.445 mm-oj, konata kiel “madrida trak-larĝeco”. Laŭdire ekzistis eraro en la trapaso de la brita mezur-sistemo en la hispanan kaj tiu “mis-traduko” provokis eraron de 10 mm-oj en la konstruo de tiu linio. Verdire tradukoj ne ĉiam estas bonaj, tion ni tre bone scias kiel esperanto-parolantoj.

J.M.R.H.

HAFE

fervojista@esperanto.ac


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo