![]() | ![]() | ![]() |
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
(Tiu artikolo atingeblas ankaŭ per la (iom) pli simpla konstanta adreso : http://ifef.free.fr/IFK2020)
NUN funkcias SPECIALA kaj kompleta RETPAĜARO en kiu vi trovos ĉiujn informojn : situo, kongresejo, alvenebloj, programo, ekskursoj, loĝado, kotizoj ktp. Vizitu, informiĝu, diskonigu ! |
La 72-a IFEF-kongreso okazos en Frankfurt (Oder) / Słubice, Germanio / Pollando, de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio 2020.
Jen la aliĝilo kaj listo de hoteloj :
Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) ktp.
La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos fervojajn novaĵojn kaj progresojn. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri, ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.
Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.
Prezento de la kongreso :
https://drive.google.com/drive/folders/1j4mqq1rTvEvPFSct79tLkfjQ0wO3CocR ?usp=sharing