emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 26.11.2020 Aŭtuna virtuala kunveno de Fake Aplika Sekcio

26.11.2020 Aŭtuna virtuala kunveno de Fake Aplika Sekcio


La dua virtuala kunveno de Fake Aplika Sekcio okazos ĵaŭde 26-a novembro 2020, de 14 h UTC (Londono)
Programo de prelegoj :
14:00-14:20 Ladislav Kovář : Alikonstruo de stacio Ústí nad Orlicí
14:20-15:00 Zlatko Hinšt : 160 jaroj de fervojoj en Kroatio - ĉefaj detaloj el koncerna historio
15:00-15:1 Paŭzo
15:10-15:30 Ladislav Hakl : La plej nordaj fervojoj - la prelego jam aperis dum Virtuala kongreso
15:30-16:10 Libera diskutado

La kunveno okazos per la platformo BBB
Aliĝu al prelegoj per ligilo :

https://demo.bigbluebutton.org/gl/ife-wnf-xw3

Tiu ĉi ligilo gvidas al virtuala ĉambro kie vi vidos surskribo "Prelegoj" Dekstre de la surskribo vi trovos frameton, bonvolu enskribi nomon (aŭ io ajn ) kaj klaku sur apuda butonon Aliĝi / Připojit

Post tio aperos du signoj. Unu el ili estas „Mikrofono“, dua estas „Aŭskultilo“. Se vi volas nur aŭskulti, sufiĉas klaki sur „Aŭskultilo“ - ni preferas tion.

Se vi volus ankaŭ paroli, klaku sur „Mikrofono“. Sekve vi provos ĝin per „Echo“ (vi ion diru kaj tuj vi aŭdos vin ) Se vi aŭdis vin, klaku Jes /Ano. Vi estas aliĝita !

Por partopreno estas bone uzi Google aŭ Fire fox , aliaj povas havi problemojn (ekzemple ne ne funkcias kamero).

Dum la prelego verŝajne la preleganto elŝaltos vian mikrofonon. Ankaŭ ni petas , ke vi ne uzu dum prelego kameron, ĉar se estos tre multe da aŭskultantoj, estos ebla, ke ĉio malrapidiĝus.

Ni esperas, ke vi sukcese aliĝos al niaj prelego kaj niaj prelegoj plaĉos al vi

Alendu ! La tempo estas UTC, en aliaj landoj estos alia. Ekzemple en Prago, (CET) 15h, Sofio 16h, Moskvo 17h ktp

Se vi havas demandoj, ne hezitu kaj demandu : ladislav.hakl@atlas.cz


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo