emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Novaĵoj, venontaj kongresoj > ■➤ 29 maj. - 5 jun. 2020 : 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt apud Oder (DE) / (...)

■➤ 29 maj. - 5 jun. 2020 : 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt apud Oder (DE) / Słubice (PL)


(Tiu artikolo atingeblas ankaŭ per la (iom) pli simpla konstanta adreso : http://ifef.free.fr/IFK2020)


NUN funkcias SPECIALA kaj kompleta RETPAĜARO

www.esperanto.de/ifk

en kiu vi trovos ĉiujn informojn : situo, kongresejo, alvenebloj, programo, ekskursoj, loĝado, kotizoj ktp.

Vizitu, informiĝu, diskonigu !



La 72-a IFEF-kongreso okazos en Frankfurt (Oder) / Słubice, Germanio / Pollando, de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio 2020.

Jen la aliĝilo kaj listo de hoteloj :

Aliĝilo 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice - - - - Hoteloj 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) ktp.

La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos fervojajn novaĵojn kaj progresojn. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri, ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.

Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.

72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice (Germanio / Pollando) de la 29a de majo ĝis la 5a de junio 2020

Prezento de la kongreso :

https://drive.google.com/drive/folders/1j4mqq1rTvEvPFSct79tLkfjQ0wO3CocR ?usp=sharing


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo