emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj aktivaĵoj > 12.10.2021 Seminario EŬROPAJ FERVOJOJ (Ĉeĥio)

12.10.2021 Seminario EŬROPAJ FERVOJOJ (Ĉeĥio)

Universitato Pardubice


Universitato Pardubice, Fakultato de Transporta Inĝenierio kaj Ĉeĥa Fervojista Esperanto Asocio
praparis internacian fakan seminarion
EŬROPAJ FERVOJOJ : historio – nuntempo – estonteco
La seminario okazis 12.10.2021 en lernejo de Universitato Pardubice, Fakultato de Transporta Inĝenierio. Partoprenis interesiĝantoj pri fervoja tekniko kaj dank al niaj prelegantoj, kiuj preparis fakte altkvalitajn prelegojn ĉiuj je fino foriradis kontentaj. Por ni, esperantistoj, estas agrabla, ke iuj studentoj poste interesiĝis ne nur pri fakaj temoj, sed ankaŭ pri Internacia lingvo. Partoprenis 16 surloke kaj 23 per intereto
Prelegis :
R. Todor (RO) : IFEF, en partnerada projekto Erasmus+ pri daŭripova transporto, invitas la studentojn kunlabori. 
T. Vašut (HU) : Internacia fervojtrafiko en la tempo de vapormaŝinoj. Aŭstria imperiado 1865. 
J. Niemann (DK) : Akcidentoj kaj epizodoj – poŝvagonoj kaj duonremorkoj. 
G. Brandenburg (DE) : Horoj antaŭ bariero. Sekurigo de traknivelaj pasejoj kaj la sekvo por la aŭtomobilistoj. 
V. Tornillo (IT) : Nuntempaj estontaj instalaĵoj en fervojo. 
R. Štěrba (CZ) : Modernigo kaj disvolviĝo de la fervoja infrastrukturo en la Ĉeĥa Respubliko. 
A. Diemel (DE) : Noktaj trajnoj en Eŭropo.
  L. Kovář : Informo pri la 73-a IFK Beroun, 
Seminario okazis kadre de Eŭropa jaro de fervojo 2021.
Prelegoj kaj diskutoj estis tradukitaj el Esperanto en ĉeĥan lingvon.
Partopreno estis ebla ankaŭ pere de platformo MS TEAMS

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo