emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > Kroatio-La Okcidenta stacidomo kaj 160 jaroj de fervojoj en (...)

Kroatio-La Okcidenta stacidomo kaj 160 jaroj de fervojoj en Zagreb

1.10.2022 prelego de Zlatko Hinšt (Kroata fervojista Esperanto asocio)


La 1-an de oktobro 2022 Kroata Fervojista Esperanto-societo (KFEA) okazigis prelegon sub titolo „160 jarojn de alveno de la unua trajno en Zagrebo – la fervoja linio Zidani Most – Zagreb – Sisak“. La preleganto estis d-ro Zlatko Hinšt. La prelego okazis ĉe la Okcidenta Fervojdomo.
La trajno ekveturinte el stacio Sisak la 1-an de oktobro 1862 je 6,30 horo, alvenis en Zagrebon Sudan stacion je 8,01 horo kaj ekveturis el ĝi je 8,16 horo kaj poste ekveturis al Zidani Most, kie laŭ la horaro ĝi devus alveni je 10,50 horo. Reveno de la trajno estis je 16,25 horo el Zidani Most, tra Zagrebo Okcidenta stacio ĝis Sisak, kie ĝi revenis je 20,45 horo. Ĉe la jubilea ekspozicio estas ekspozicitaj historiaj detaloj pri konstruado de la fervoja linio, inkluzive pri la tiama Zagrebo Suda stacio (Agram Südbahnhof), ĝis ĝia malfermo por trafiko. La plej kompleksaj laboroj estis produktado, transporto kaj starigado de fervojaj pontoj trans riveroj Sava kaj Krapina. Konstruadon de la fervoja linio gvidis Kompanio de Sudaj fervojoj. La ĉefa konstruisto de fervoja linio la firmao de la zagreba enterprenisto Guido Pongratz. Temas pri 125,4 kilometroj longa unutraka fervoja linio de Zidani Most ĝis Sisak kaj pri 2,2 km longa linio al la haveno Galdovo en la rivero Sava, te. entute 127,6 km (en Slovenio 50,8 km kaj en Kroatio 76,8 km). Tiam en la linio trafikis unu pasaĝera trajno kaj kelkaj vartrajnoj. Dua trako estis konstriuta de Zagrebo al Slovenio ĝis la jaro 1944. Fervoja linio Zidani Most – Zagreb – Sisak/Galdovo grave influis al socia kaj ekonomia disvolviĝo, precipe al industria kaj urba disvolviĝo.

Ni ankaŭ eksplikis rolon de la Ĉefa stacio. La ĉefa stacidomo estis malfermitaj la 1-an de julio 1892, kiam ĝi anstataŭigis Okcidentan stacion kaj ni rerigardis al rolo de kelkaj aliaj fervojaj linioj dum sekvontaj jaroj. Pri tio sama preleganto aparte prelegis la 29-an de junio 2022 en spacoj apud kaj de Ĉefa stacidomo kaj Ĉefa stacio.

En la ejo de la eksa vara magazeno (nun eventa centro) en Peron 16 de Okcidenta stacio, samtage Klubo de fervojaj modelistoj „Zagreb“ preparis ekspozicion pri 160 jaroj de fervojo en Zagrebo. Temis pri mallongaj tekstoj kaj kelkaj fotoj. Aldone estis ekspoziciitaj modeloj de lokomotivoj, vagonoj, trajnoj, kaj aliaj objektoj, aparte la Okcidenta stacio kun la ĉefa konstruaĵo de Okcidenta stacidomo. La ekspozicion de fervojaj modelistoj vizitis urbestro de Urbo Zagrebo Tomislav Tomašević kaj kunlaborantoj.

Zlatko Hinšt (Kroata fervojista Esperanto asocio)
https://esperanto.hr/wp/eo/la-okcidenta-stacidomo-kaj-160-jaroj-de-fervojoj-en-zagreb/


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo