emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2007-jun : Speciala J.-Gießner-memorejo en Herzberg - la Esperanto-urbo, (...)

2007-jun : Speciala J.-Gießner-memorejo en Herzberg - la Esperanto-urbo, Germanio


(eltiraĵo el retmesaĝo ricevita la 10-an de junio 2007)


Joachim Gießner ricevos vere unikan memoraĵon (E-memorejon). Nia societo kaj la urbo nun vere febre aktivas por prepari ĉion bonorde kaj alstrebi la inaŭguron je la 30a de junio (12h30). Post memorado, inaŭguro, prelegetoj ni iros al proksima greka restoracio en Bahnhofstr.

Detalan programeton ni nur povos sendi al vi rete ĉ. 7 tagojn antaŭe.

Krome okazos samtage resp. je la sama semajnfino en Herzberg aliaj Esperanto-eventoj :

1) Spectaculum (historia festo en la kastelo) kun Esperanto-informbudo

2) Fakseminario pri metodiko sub gvido de d-rino Katalin Kovats el Nederlando

3) Vespere okazos nia tradicia Esperanto-kradrostad-festo en Herzberg-Lonau.

Do, eĉ indas organizi kompletan unikan Esperanto-semajnfinon. Ni povos peri favorprezan hotelon, se vi volas. Bv. dispropagandi tion al ĉiuj fervojistoj en Germanio kaj eksterlando per viaj retkanaloj. Bv. ankoraŭ ŝpari por la unikaj J.-Gießner-memoraĵoj.


Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo : Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo Grubenhagenstr. 6, Tel : +49/(0)5521-5983 http://www.herzberg.de http://ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo