emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Dokumentoj Aliĝilo > Statuto kaj regularoj de IFEF

Statuto kaj regularoj de IFEF


IFEF - STATUTO

ĜENERALAĴOJ

§ 1 Nomo kaj adreso La nomo de la organizo estas : Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). En tiu ĉi Statuto ĝi estas nomata la "Federacio" aŭ "IFEF"(*), kies adreso estas ĉe la funkcianta sekretario.

§ 2 Celoj kaj porcelaj organizoj La celoj de la Federacio estas : a) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto inter fervojistoj, ĉe fervojistaj organizoj kaj fervojaj instancoj ; b) kontaktigi aktivajn kaj emeritajn fervojistojn, kiuj scipovas aŭ lernas Esperanton, principe, estante federacio, organizitaj en landaj asocioj ; c) aranĝi internaciajn kongresojn kaj laŭoportune kromajn kunvenojn ; d) eldoni oficialan organon, fakan materialon kaj terminaron ; e) evoluigi la fervojfakan lingvon, gardi ĝian unuecon kaj zorgi pri ĝia ĝusta uzado ; f) kontribui al faka klerigo kaj ĝenerala kulturo de la membroj ; g) por la faka agado funkciigi fakan komisionon, organizita laŭ aparta regularo.

§ 3 Neŭtraleco La Federacio estas faka, kultura organizo kaj, escepte de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, estas sendistinge neŭtrala rilate al ĉiaj ajn homaj grupiĝoj, respekte de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

§ 4 Lingvo La oficiala lingvo de IFEF estas la internacia lingvo Esperanto.

§ 5 Eksteraj rilatoj Por atingi siajn celojn IFEF, laŭ konveneco, povas decidi membrecon, subtenon, kunlaboron kun aliaj organizoj, esperantistaj kaj alitipaj.

§ 6 Agadperiodoj 1) La administra jaro estas la kalendara jaro (01/01-31/12). 2) La organiza jaro komenciĝas tuj post la federacia kongreso.

§ 7 Respondeco de la Federacio Pri la agoj de siaj reprezentantoj IFEF respondecas nur en tia amplekso, ke tiuj agoj okazis laŭ la kompetentecoj, kiujn Statuto, Regularoj kaj kongresaj decidoj difinas por ĉiu funkcio.

II. MEMBRECO
§ 8 Membrokategorioj En la Federacio kunagadas jenaj membroj : 1) asociaj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj ; 2) individuaj membroj el landoj, kie ne ekzistas landa asocio ; 3) distingitaj anoj, nomumitaj de la komitato pro iliaj meritoj por IFEF.

§ 9 Apogantoj Apogantoj estas personoj aŭ organizoj, kiuj subtenas morale kaj finance la celojn de la Federacio. Ili ne estas membroj (§ 8).

§ 10 Aliĝkondiĉoj Fervoijstaj esperantistaj landaj asocioj, laŭregule organizitaj, povas aliĝi al la Federacio, kondiĉe ke ilia asocia statuto ne kontraŭas la IFEF-Statuton. Individuaj membroj povas aliĝi al la Federacio, kondiĉe ke ili respektos la IFEF-Statuton.

§ 11 Eksiĝo kaj eksigo 1) La membreco, respektive, de landa asocio/individua membro finiĝas : a) per skriba eksiĝdeklaro/demisio ; b) ne-pago de la IFEF-kotizo/(j) ; c) pro agadfino/morto. 2) Eksigo de landa asocio aŭ de individua membro povas okazi pro agado kontraŭ la celoj de IFEF kaj pro malestimigo de ĝia reputacio aŭ de tiu de la Esperanto-movado. Kompetencas kaj decidas la komitato.

III. KOMITATO

§ 12 La komitato estas la decida organo de IFEF.

§ 13 Konsisto kaj elektoj de la komitato. 1) Ĝi konsistas el komitatanoj kaj ties anstataŭantoj (aŭskultantoj) delegitaj de propraj landaj asocioj por ilin reprezenti. 2) Se necesas reprezenti apartan komisionon aŭ laborgrupon, la komitato povas alelekti kromkomitatanon. 3) La komitatanoj elektas inter si la ĉefkomitatanon kaj ties anstataŭanton. § 14 Anstataŭado de komitatano 1) Landa asocio, landa sekcio aŭ komisiono rajtas skribe delegi por difinita komitatkunsido samrajtan anstataŭanton por komitatano aŭ kromkomitatano malhelpata partopreni en tiu kunsido. 2) Landa asocio, landa sekcio aŭ komisiono, kiu povas delegi nek komitatanon, nek anstataŭanton al komitatkunsido, rajtas skribe voĉdoni kaj, se ĝi mem faris proponojn por la kongresa tagordo, ĝi rajtas skribe peti alian landan asocion aŭ la estraron defendi ilin.

§ 15 Respondeco de la komitatanoj 1) Komitatano aŭ kromkomitatano prezentas kaj defendas proponojn kaj decidojn de sia landa asocio, sekcio aŭ komisiono, tamen li estas persone respondeca pri siaj agoj kaj decidoj. Li devas plenumi la decidojn de la komitato, eĉ se li ne samopinias. 2) Kaze ke landa asocio, sekcio aŭ komisiono malaprobas la agadon de sia komitatano, ĝi povas forigi lin de la posteno antaŭ fino de oficperiodo, sed devas tuj anstataŭigi lin, kaj anonci tion al la ĉefkomitatano.

IV. ESTRARO
§ 16 Konsisto de la estraro La estraro de la Federacio konsistas el 5 (kvin) membroj, nome : prezidanto, sekretario, kasisto, redaktoro kaj gvidanto de la faka komisiono, kiuj estras dum 3 (tri) jaroj kaj estas reelekteblaj.

§ 17 Elektoj de la estraranoj La estraranoj estas elektataj de la komitato.

V. LABORMANIERO
§ 18 Kunsidoj 1) Komitatlaboroj : a) La komitato kunvenas okaze de la federacia kongreso kaj eventuale ekster la kongreso en urĝaj kazoj. b) Dum la kongreso okazas : b.1) 1 (unu) publika plenkunsido, en kiu ĉiuj IFEF-anoj rajtas diskuti, sed voĉdoni rajtas nur la komitatanoj, kromkomitatanoj aŭ anstataŭantoj ; b.2) minimume 1 (unu) nepublika komitatkunsido, en kiu rajtas partopreni estraranoj, komitatanoj kaj kromkomitatanoj, honoraj prezidantoj, honoraj membroj kaj ne pli ol 1 (unu) observanto el ĉiu landa asocio. Honoraj membroj, honoraj prezidantoj kaj observantoj rajtas diskuti, sed ne voĉdoni ;

b.3) pliaj kunsidoj, kiuj antaŭe estas deklaritaj publikaj aŭ nepublikaj. c) La komitato povas funkcii skribe ankaŭ por voĉdoni dum la tuta jaro pere de la ĉefkomitatano. 2) Estrarlaboroj : La estraro, krom en la kongreso, kunvenas almenaŭ 2 (du) foje jare. 3) Komisionlaboroj : IFEF-komisionoj kunvenas plurfoje en kunsidoj kutime publikaj.

§ 19 Rajtoj de la membraro 1) Proponojn por la tagordo de la sekvonta kongreso rajtas direkti al la ĉefkomitatano : a) estraranoj, komitatanoj kaj individuaj membroj ; b) landaj asocioj kaj ties membroj pere de siaj komitatanoj. 2) La proponoj devas atingi la ĉefkomitatanon plej malfrue la 31-an de decembro por esti pritraktataj en la komitatkunsidoj de la sekvonta kongreso. 3) En la publikaj kunsidoj la membroj rajtas diskuti pri la punktoj de la tagordo. 4) Sub la punkto "Libera diskutado" ĉiuj membroj rajtas organizi debaton pri aferoj koncernantaj IFEF, kies konkludoj tamen ne devigas la Federacion je certa faro.

§ 20 Voĉdonadoj 1) Decidojn en kunvenoj, en kiuj partoprenas en voĉdonado malpli ol la 1/2 (duono) de la voĉdonrajtaj komitatanoj aŭ de la estraro, oni submetu al plia voĉdono en alia kunveno, en kiu sufiĉos la plimulto de la "por" kaj de la "kontraŭ" esprimitaj voĉoj. 2) Proponoj skribe senditaj de la ĉefkomitatano al la komitatanoj povas esti decidaj nur, kiam pli ol la 1/2 (duono) de la voĉdonrajtaj komitatanoj partoprenas la voĉdonon. 3) Por decidoj kaj por ŝanĝoj en la Regularoj validas la plimulto de la "por" kaj de la "kontraŭ" esprimitaj voĉoj. 4) Por ŝanĝi la Statuton aŭ por likvidi la Federacion nepre necesas, ke 3/4 (tri kvaronoj) de ĉiuj voĉdonrajtaj komitatanoj partopreni en voĉdonado kaj ke 2/3 (du trionoj) de la esprimitaj voĉoj estu "por". 5) Pri personoj oni voĉdonu en kunsidoj sekrete kaj skribe. 6) Kaze de voĉegaleco oni konsideru la proponon kiel malakceptitan.

VI. FINANCOJ, ORGANO, ARKIVO
§ 21 Financoj 1) La financoj de la Federacio konsistas el : a) la havaĵo (kapitalo, fondusoj, oficejaj objektoj) ; b) regulaj enspezoj (kotizoj, ktp) ; c) neregulaj enspezoj (subvencioj, donacoj, loterioj ktp).

§ 22 Federacia organo La Federacio eldonas oficialan organon. Ĝi estas redaktata laŭ la fundamentaj principoj de IFEF esprimitaj en § 2 kaj § 3 kaj laŭ la "ĝeneralaj gvidlinioj" fiksitaj de la estraro.

§ 23 Arkivo Pri la arkivo respondecas la sekretario.

VII. DIVERSAĴOJ
§ 24 Revizio La komitato elektas en la kongreso tri revizorojn kaj unu vicrevizoron.

§ 25 Konfliktoj 1) Konfliktoj inter la membroj, landaj asocioj inter si aŭ kun la estraro aŭ komitato devas esti solvitaj interne de IFEF. Se konfliktantaj partioj ne sukcesas interkonsenti, konflikta komisiono prijuĝas kaj findecidas. 2) La konflikta komisiono konsistas el tri personoj, po unu el la disputantaj partioj kaj tria, neŭtrala, ambaŭflanke akceptita, kiu prezidas. Se ne eblas interkonsento pri la tria persono, la estraro determinas la prezidanton de la konflikta komisiono.

§ 26 Likvido 1) Se necesas likvidi la Federacion, la komitato elektas komisionon, kiu ordigas la kurantajn aferojn kaj indikas la rimedojn por kovri eventualan deficiton. 2) La restanta havaĵo estu konservata dum 7 (sep) jaroj ĉe internacia esperantista aŭ kultura organizo fiksita de la likvidanta komisiono. Poste ĝi transiru al tiu organizo mem, se intertempe nova fervojista federacio ne fondiĝis.

§ 27 Duboj kaj demandoj Pri ĉiuj duboj kaj demandoj, kiuj ne estas traktitaj en tiuj ĉi Statuto kaj Regularoj, decidas la komitato aparte.

§ 28 Aprobo kaj valido 1) Tiuj ĉi tekstoj de la Statuto kaj Regularoj estis formulitaj laŭ la prilaboradoj de la statutrevizia komisiono kaj akorde kun la komitatanoj dum la eksterordinara komitatkunsido en Dijon, Francio la 14an de aprilo 2015. 2) La aplikaj modifoj de la Statuto estas priskribitaj en la Regularoj. 3) La tekstoj estis aprobitaj per reta voĉdonado, la 12-an.de majo 2015. 4) La Statuto kun Aldono Ĝenerala Regularo kaj Aldonoj KR kaj TL validas ekde la 1-a de januaro 2016. [Ili anstataŭas la Statuton/Regularojn de 01.01.1990 kaj sekvajn modifojn].

***** La unua fondiĝo de internacia fervojista Esperanto-organizo okazis la 7-an de septembro 1909 en Barcelona (ES), sub la nomo "Internacia Asocio de la Esperantistoj Fervojistoj" (IAEF). (*) IFEF estis refondita la 4-an de aŭgusto 1948 en Amsterdam (NL) sub la nomo "Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj", valida ĝis 1953, poste Internacia Federacio Esperantista Fervojista", valida ĝis 1963. Ekde 1963 ĝi nomiĝas Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

*****

Postaj modifoj :
Varna 2016 :
unua modifo punkto 13 statuto kaj regularo.

Colmar 2017 :
Ĝenerala regularo punktoj : 10-aliĝkondiĉoj ; 13 - Konsisto kaj elekto de la komitato ; 17- Elektoj ;

Kongresa regularo : B - organizado, 8 - adreso de kongresano.

Wroclavo 2018 :
IX intersango punkto D kun E - kongreskotizo.

2018.10.20 reta vocdono :
modifo al punkto 18 forstreko de nepublika k-kunsido dum kongreso.

Malago 2019 :
GR Elektoj 17 a) aldono linio pri gvidanto FK. Aldono de : Regularo pri datumprotektado en IFEF


2024-02 reta estrarkunsido :
Kongresa Regularo, ĝisdatigo de la tabelo de la programo de la kongreso.

Alkroĉitaj dokumentoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo