emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Fervojo kvazaŭbusa en la delto de Jangzio

Fervojo kvazaŭbusa en la delto de Jangzio


Antaŭ nelonge la ĉina fervojo refoje renovigis sian veturmapon : trajnoj de grandrapida fervojo penetris de la evoluinta delto de Jangzio en la relative hermetikan okcidenton de la provinco Hunan. Kun la sama distanco, la tempo tamen estas reduktita al preskaŭ du trionoj. Kelkaj novaj fervojoj estas sinsekve komencitaj al operacioj, kio ne nur havigis al la delto de Jangzio, t.e. la plej potenca urbgrupo en Ĉinio se rilate al sinteza povo, grandrapide fervojajn arteriojn, sed ankaŭ donis vejnojn, kiuj formiĝas reto per trakoj. Kaj la operacia maniero de la kvazaŭbusa fervojo igas ne malmultajn laborantojn, kiuj laboras en la financa centro Ŝanhajo dum loĝas en ĉirkaŭa urbo, havi tian vivon : ili prenas "trajno-taksion", kvazaŭ ili vivus en sama urbo. La novstila trafika reto interurba ŝanĝis ne sole distancon de spaco, sed krome vivmanieron de homoj.

Lastatempe nia raportisto Gu Yingyang persone spertis la urban vivsferon ene de unu horo, celante intervjuadon. Li raportos al ni, kiel trajnoj solvas tiklajn demandojn, i.a. pri alta domlua prezo kaj amaferoj inter aliaj lokoj.

Fraŭlino Jiang laboras en fremdlanda entrepreno en Ŝanhajo, sed loĝante en la urbo Suzhou. Inter la du lokoj kuŝas distanco de ĉ. 100 kilometroj. De tiam, kiam antaŭ 4 jaroj ekfunkciis grandrapida fervojo interurba, fraŭlino Jiang ĉiutage iras kaj revenas inter la du urboj. Ŝi ŝerce nomas tion "vivo en sama urbo".

"Ĉi tie trajno startas je la 7a kaj 23 minutoj, kaj tien en Suzhou ĝi jam atingas apenaŭ je la oka. Estas vere oportune. Mi veturas inter Suzhou kaj Ŝanhajo, do mi ne luas domon en Ŝanhajo."

Antaŭe, kiam grandrapida fervojo ankoraŭ ne malfermiĝis, Jiang luis apartamenton kun nur unu ĉambro, kaj tiam la ĉambra luprezo, inkluzive la prezon de akvo, elektro kaj aliaj, kostis ĉ. 2 500 juanojn. Kaj nun ŝi kalkulas :

"Por veturi de Ŝanhajo al Suzhou, la simpla veturo kostas 40 juanojn, kaj plus reveturo, jen 80 juanojn en ĉiu tago. La trajna pago kaj la aldonaj prezoj de metroo kaj taksio en Suzhou estas 100 juanoj kune. La elspezo do egalas preskaŭ al tiu de la ĉambroluo."

Kvankam oferante iomege da tempo, tamen ŝi povas ĉiutage esti hejme por vespermanĝo, kaj la tuta familio povas ĝui hejman etoson.

"Ni estas plezuraj, ĉar ĉiutage ni povas kune manĝas, promenas, tre plezure."

La delto de Jangzio estas unu el la plej gravaj regionaj ekonomisferoj en Ĉinio kaj ankaŭ la plej dense loĝata regiono en Ĉinio : 22 urboj kaj ĉ. 100 milionoj da loĝantoj. Ĝi estas universale rekonata kiel "la sesa plej granda urbgrupo". En la lastaj jaroj multaj laborantoj, kiel fraŭlino Jiang, prenas "trajnotaksion" por veturi inter diversaj urboj en la delto.

Sinjoro Li loĝas en Ŝanhajo, laboras en Suzhou. Li havas koramikinon en Nankino. Pri rapidiĝo de fervojo sinjoro Li havas plej rektan senton. De multaj jaroj, por povi ofte renkontiĝi kun sia amikino, li ĉiusemajne veturas inter Ŝanhajo, Suzhou kaj Nankino.

"De la antaŭa 4-5-hora veturado en ordinara trajno, tra la 2-hora en motorvagonaro, al la pli-ol-unu-hora en grandrapida trajno, mi sentas la distancon pli kaj pli mallonga, - la koran distancon inter mi kaj ŝi."

Rapido rapidas, tempo ŝpariĝas, do distanco de koro al koro proksimiĝas. Grandrapida fervojo ŝanĝis ne nur koncepton de homoj pri spaco kaj tempo, sed ankaŭ kunligas ĉiujn hejmajn lampojn en urboj.

fonto CRI (http://esperanto.cri.cn/581/2014/12/29/177s170173.htm) redaktoro:Xiong


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo