emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Volontuloj pretiĝas por la 11a ĈKE kaj la 67-a IFEF-Kongreso

Volontuloj pretiĝas por la 11a ĈKE kaj la 67-a IFEF-Kongreso

Teksto de Alessandra Madella el la Profesia Art-kolegio de Kunming

La 11a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj la 67-a Kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) okazos samtempe kaj samloke en la urbo Kunming de la 16-a ĝis la 23-a de Majo. Krom el Ĉinio, partoprenantoj venos el Japanio, Koreio kaj 12 eŭropaj landoj. Dank’ al la rekta kaj tre konvena fluglinio inter Parizo kaj Kunming, multaj francaj samideanoj sin anoncis al la du kongresoj. Por sukcese plenumi laborojn de la du kongresoj kaj pli bone akcepti la gastojn, la Profesia Artkolegio de Kunming kulturis volontulojn en la pasintaj monatoj, kiuj nun jam estas pretaj. Esperanton instruas al ili Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, kaj la itala samideanino Alessandra Madella. Iuj el la gestudentoj jam studis Esperanton por tri monatoj en la kolegio. Aliaj ĵus komencis la lernadon, sed kun plenplena entuziasmo pri la lingvo. Ĉijare la okazo de la Ĉina Kongreso de Esperanto en Kunming fakte havas specialan signifon, ĉar antaŭ 30 jaroj la unua Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en la sama urbo — Kunming. La provinco Yunnan situas en sudokcidenta Ĉinio ĉe la landlimoj inter la lando Laoso, Birmo kaj Vjetnamio. Tie 25 nacimalplimultoj kaj la han-nacio pace kunvivas. Tie la nacimalplimultaj studentoj facile akceptis la internan ideon de la lingvo pri komunikado, sed ankaŭ havas oportunecon en prononco de Esperanto, kiuj tute malsamas de la komuna lingvo de han-nacio. Ĉar iuj prononcoj jam ekzistas en sia dialekto. Samtempe, la konferenco de IFEF estos bona okazo por junuloj kiuj vivas kaj lernas en Kunming por renkonti eŭropajn gastojn. Tiu ŝanco estas tre valora por geknaboj, kiuj volas praktiki la lingvon kun alilandaj e-istoj. Multaj studentoj aŭ junaj instruistoj ne povas labori kiel volontulo pro manko de tempo. Sed dum la lasta monato ili komencis lerni simplajn Esperantajn frazojn kaj repeti ilin en sia ĉiutaga vivo. Kelkaj eĉ mem-studas la lingvon pere de la libro de Stano Marček. En tiu ĉi senco, la kongresantoj povas atendi ĉe la kolegio ne nur ĉarmajn kaj junajn volontulojn, sed ankaŭ tutan Esperantan etoson.

Redaktoro : Wang Lihua

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio

Twitter : El Popola Chinio


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo