emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > La kongresoj fervojista kaj ĉina en la urbo de la ĉiama printempo

La kongresoj fervojista kaj ĉina en la urbo de la ĉiama printempo


La 16-an de majo komenciĝis la "duobla kongreso" en Kunming, la ĉefurbo de Yunnan-Provinco, sudokcidenta Ĉinio. Fakte temas pri la samtempa okazigo de la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso kaj la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto. La urbo Kunming, parenteze, estas konata kiel la pitoreska "urbo de la ĉiama printempo". Kolektiĝis entute pli ol 300 partoprenantoj el 15 landoj.

Internacian Esperanto-kongreson Kunming jam gastigis en 2012 : en tiu jaro la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazis en tiu ĉi urbo.

La temo de la fervojista kongreso, kiu daŭros ĝis la 23-a de majo, estas : "Esperanto kunligu la landojn de la Silka Vojo". Tiu de la ĉina kongreso, kiu jam finiĝis en la 18-a de majo, tekstas : "Retrorigardado kaj perspektivado – la Esperanto-movado eniras en la novan etapon". En tiu ĉi artikolo ni raportas ĉefe pri la ĉina kongreso, lasante detalojn pri la fervojista kongreso al alia artikolo aperonta.

La 16-an, sabate, la kongresanoj el diversaj partoj de Ĉinio kaj de la mondo alvenis al la kongresejo, registriĝis kaj vespere okazis la interkona vespero, kiu prezentiĝis diversaj prezentaĵoj de esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj.

Malfermo : Kunming, Esperanto kaj fervojoj kunligitaj

La 17-an, dimanĉe, inaŭguriĝis la du kongresoj en la Kultura Kastelo Fubao. Persone alparolis la inaŭguron Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo ; Liang Gongqing, prezidanto de la laborgrupo por la superrigardo de la fervoja kaj rapidŝosea konstruado, Popola Registaro de Yunnan-Provinco ; Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo ; Duan Yongxing, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, kaj Rodica Todor, prezidantino de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

En sia parolado Chen Haosu substrekis, ke Esperanto trovu sian ĝustan lokon en la projekto "Unu zono, unu vojo" per kiu la ĉina registaro volas kunligi la landojn de la antikva Silka Vojo tra la tuta eŭrazia kontinento. Koincide, ke la ĉi-foja IFEF-kongreso fokusiĝas ĝuste al tiu ĉi temo.

Dum la inaŭguro oni laŭtlegis ricevitajn gratulajn mesaĝojn, i.a. tiujn de Mark Fettes kaj de LEE Jungkee, prezidanto kaj estrarano de la Universala Esperanto-Asocio respektive.

Oni rememorigis al la ĉeestantoj, ke la 1-a Ĉina Kongreso de Esperanto havis lokon en la urbo en 1985 – precize antaŭ 30 jaro. Malpli konata fakto, kiun oni tamen ne forgesis mencii, estas ke la unua internacia fervoj-linio de Ĉinio iam ekiris de Kunming. Temas pri la Yunnan-Vjetnama Fervojo, kiu ekfunkciis en 1910. Do la urbo Kunming estas intime ligita al Esperanto kaj al fervojoj, kaj la ĉi-foja duobla kongreso estas memorinda pro tio, ke ĝi kunligis ĉiujn tri kune.

Post tiu vico da salutoj la solenaĵo paŭzis dum kelka tempo, kaj la ĉeestantoj kolektiĝis por kunfotiĝo.

Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL, faras raporton pri la laboro de ĈEL.

La posta duono de la malferma soleno, kiu komenciĝis per muzika prezento, alprenis laboran karakteron, kiam Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL, faris la raporton de la laboroj de la organizaĵo dum la pasintaj du jaroj. Tamen la etoso fariĝis ne nur festa sed ankaŭ internacia, kiam la salutoj de la landaj reprezentantoj : salutis reprezentantoj de 10 landaj sekcioj de IFEF (Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Rumanio kaj la gastiganta lando Ĉinio) kaj individuoj el 5 landoj (Hispanio, Japanio, Koreio, Litovio, Mongolio kaj Svislando) kaj reprezentanto de la Sennacieca Asocio Tutmonda.

Preskaŭ du-hora inaŭguro finiĝis per la kantado de "La Espero", kiun la kongresanoj kantis kune kun la koruso de la Profesia Artkolegio de Yunnan, kies rektoro estas la prezidanto de LKK.

Pli internaciaj kaj viglaj fakkunsidoj

Wang Ruixiang, vicprezidanto de ĈEL kaj gxia ĝenerala sekretario, voĉlegas salutmesaĝon de Mark Fettes, prezidanto de UEA.

Posttagmeze de la sama tago okazis pluraj fakkunsidoj. Unue havis lokon komuna kunsido de legantoj de El Popola Ĉinio kaj aŭskultantoj de la Ĉina Radio Internacia. Chen Ji, direktorino de la Esperanto-sekcio de EPĈ diskonigis la retejon de la retgazeto kaj ĝian platformon sur WeChat pere de belaj diapozitivoj kiujn ŝi mem pretigis. Sekve, Wang Fang, direktorino de la Esperanto-Redakcio de ĈRI, projekciis diversajn filmetojn kaj la Esperantan Filmfestivalon "Teo kaj Amo", kiun la redakcio ĵus sukcese okazigis en la urbo Hangzhou, orienta Ĉinio.

Gastoj sur la podio

Due kunsidis instruistoj, komercistoj, medicinistoj kaj konstantaj komitatanoj de ĈEL. En la unuaj tri kunsidoj ankaŭ ĉeestis parto de la partoprenantoj de IFEF-kongreso kaj kontribuis al la vigleco de diskutoj kaj ankaŭ al la internacieco.

En la fermo anonciĝis novaj komitatanoj kaj honoritoj

Matene de la 18-a de majo, dum la fervojista kongreso ankoraŭ disvolviĝas, al la ĉina kongreso oni metis punkton per la ferma soleno. Dum la fermo oni anoncis, ke ĈEL ekhavas tri novajn konstantajn komitatanojn : Huang Yinbao, Wei Yubin kaj Jing Jiguo. Oni honorigis 8 Esperanto-Asociojn kiaj la Pekina Esperanto-Asocio, Ŝanhaja Esperanto-Asocio, Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj aliaj 5 lokaj Esperanto-Asocioj. Krom 57 individuoj estis honoritaj per premio, ekz. Huang Yinbao, Wang Chongfang kaj aliaj 54 elstaraj esperantistoj.

Chen Shi, vicprezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj prezidanto de EPĈ, faris resuman kaj konkludan paroladon por la tuta ĉina kongreso. Ŝi esprimis sian esperon, ke la ĉinaj esperantistoj plifortigos memlernadon, senĉese altigos sian memkultivadon, unuiĝos por la komuna celo kaj antaŭenpuŝos la Esperanto-movadon en Ĉinio.

Reprezentante la Lokan Kongresan Komitaton Duan Yongxing, prezidanto de LKK, prenis la parolvicon kaj dankis la partoprenantojn pro ilia subteno al la kongreso.

Plej laste estis anoncite, ke la venonta Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Changsha, Hunan-provinco en 2017.

Redaktoro : Usui Hiroyuki El popola Cinio 18.5.2015 http://www.espero.com.cn/2015-05/18/content_35598030.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo