emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ekfunkciis plej bela fervojo de grandrapidaj trajnoj

Ekfunkciis plej bela fervojo de grandrapidaj trajnoj


Raportisto informiĝis de la Ĉina Fervoja Kompanio, ke en la 28a de junio ekfunkciis la fervojo de grandrapidaj trajnoj inter la urboj Hefei kaj Fuzhou. La vojaĝo per plej rapida trajno inter la du urboj nun bezonas maksimume kvar horojn duone malpli ol antaŭe. Pro funkciado de tiu ĉi fervojlinio ankaŭ la veturado de trajnoj inter Pekino kaj Fuzhou estas pli rapida je almenaŭ du horoj ol antaŭe en dek horoj. Laŭlonge de la fervojlinio estas multaj pejzaĝoj, tial la fervojo estas rigardata kiel la "plej bela fervojo de grandrapidaj trajnoj".

La fervojo inter Hefei kaj Fuzhou, longa je 850 kilometroj, kuras preter kelkaj vidindaĵoj, ekzemple la Lago Chaohu, la Monto Wuyi kaj la Monto Sanqing. En la komenca periodo la rapido estas fiksita je 300 kilometroj hore.

La suda fino de la fervojo estas la urbo Fuzhou, kaj norde ĝi sin ligas kun la pekin-ŝanhaja fervojo de grandrapidaj trajnoj per tiu inter Hefei kaj Bengbu, tial ĝi fariĝis parto de la fervojo de grandrapidaj trajnoj inter Pekino kaj Fuzhou. Krome, ĝi korespondas ankaŭ kun la fervojo inter Ŝanhajo kaj Kunming kaj kun kelkaj aliaj fervojoj kurantaj tra ĉemaraj urboj en orienta kaj suda Ĉinio.

Liu Zijia El popola Cinio 29.6.2015

Respondi al tiu artikolo

2440 Forum-mesaĝoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo