emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Irano-Ekkonstruita la Teheran-Mashhad-a Fervojo

Irano-Ekkonstruita la Teheran-Mashhad-a Fervojo


La 14-an de februaro la retejo de la ambasadorejo de Ĉinio en Irano raportis, ke komenciĝis konstruado de la elektra fervojo inter Teherano, ĉefurbo de Irano, kaj Mashhad, urbo en la orienta parto de la lando. La inaŭguran ceremonion ĉeestis irana prezidento Hassan Rouhani. En la pasinta junio Irana registaro kaj ĉina kompanio subskribis interkonsenton pri konstruado de tiu elektra fervojo. 85% de la totala investo de 2.1 miliardoj da usonaj dolaroj estas depruntita el Ĉinio.

Tiu fervojo kun longeco de 926 kilometroj estos finkonstruita post 42 monatoj. Tiam 70 trajnoj produktitaj en Ĉinio veturos sur ĝi je rapideco de 250 kilometroj hore, la tempo por vojaĝi inter la du urboj mallongiĝos de 12 horoj al 6 horoj kaj la kargotransporta kapablo de la fervojo leviĝos al 10 milionoj da tunoj jare.

Laŭ diskonigo, ĉiu-jare ĉirkaŭ 2 500 homoj perdis siajn vivojn sur la ŝoseo inter Teherano kaj Mashhad. Post finkonstruado de tiu elektra fervojo 1 800 vivoj estos savitaj ĉiu-jare.

El Popola Ĉinio 16.2.2016 Redaktoro : Niu Xueqin


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo