emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■➤ Nov. 2016 Ĉinio, Quanzhou (Fujian-provinco), kunsido de Ĉina Fervojista (...)

■➤ Nov. 2016 Ĉinio, Quanzhou (Fujian-provinco), kunsido de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio


En novembro 2016 en la urbo Quanzhou en Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio, okazos la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.

Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio luos salonon por sia faka kunsido, oni raportos pri la okazinta 68-a IFEF-kongreso en Varna, Bulgario, kaj diskonigos la 69-an IFEF-kongreson en Colmar, Francio, projekciante la filmeton pri la Colmar-kongreso, varbos membrojn por la ĉina fervojista Esperanto-asocio kaj ankaŭ por delegacio al la Colmar-kongreso en la venonta jaro 2017, kaj ankaŭ aliaj programeroj.

(laŭ vortoj de la organizantoj) " Eksterlandaj gastoj estas invitataj al tiu azia kongreso, ilia alveno certe donos brilan surprizon al la 8-a Azia Kongreso de Esperanto kaj havos grandan signifon por la azia Esperanto-movado."

Venos pliaj informoj...


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo