emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■■■➤ Esperanto karavano al UK Seoul

■■■➤ Esperanto karavano al UK Seoul

Traveturu transsiberian fervojon

Bonvenon al ĉiuj geesperantistoj, kiuj planas partopreni la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto en Seulo kaj ŝatus atingi ĝin per la Trasiberia fervojo, la plej longa fervojo en la mondo ! Julie 2017 estos organizita dusemajna E-karavano, kiu startos en Moskvo (sub aŭspicio de Rusia Esperantista Unio kaj Seula Esperanto-Kulturcentro).

Partoprenontojn de la vojaĝo atendas varia kultura programo en la rusia ĉefurbo, trajnumado ĝis la unika lago Bajkalo, kie ili konatiĝos kun vidindaĵoj de la regiono. Poste la ekstremorienta urbo Vladivostoko varme akceptos siajn gastojn. Seulo atingeblas de Vladivostoko kaj ŝipe, kaj aviadile. La unuajn informojn vi trovos en www.esperanto-karavano.info

La karavanon organizas kaj akompanos spertaj rusiaj geesperantistoj. Kontaktu la organizantojn : esperantokaravano@gmail.com


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo