emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > La unua trajno movata per hidrogeno oficiale ekfunkcios venontjare

La unua trajno movata per hidrogeno oficiale ekfunkcios venontjare


La unua trajno sen ajna ellasaĵo kaj movata per hidrogeno oficiale ekfunkcios decembre de 2017 en Germanio. Ekesplorita de la franca kompanio Alstom antaŭ du jaroj, la trajno unuafoje aperis antaŭ la publiko dum la ĉi-jara InnoTrans, la Internacia Foiro pri Transporta Teknologio en Berlino. Tiu ĉi trarompo eventuale signifas, ke oni adiaŭos la epokon de trajnoj movataj per dizeloleo kaj severe poluantaj la medion. Kun la maksimuma rapideco de 140 kilometroj, la nova trajno estas multe pli malrapida ol la interurbaj ekspresoj aŭ la franca grandrapida trajno TGV. Pro sia trankvilo kaj komforto, tamen, la nova trajno estos tre taŭga por relative mallongaj vojaĝoj. La kompanio Alstom anoncis, ke la prove produktitaj trajnoj elmontritaj ĉi-jare estos tute pretaj fine de tiu ĉi jaro, kaj eble en la fino de la sekvanta jaro ilia oficiala ekfunkcio estos aprobita de la Federacia Oficejo pri Fervojoj de Germanio, se ĝi sukcesos trapasi ĉiujn ekzamenojn farotajn dum la tuta venonta jaro.

2016-11-08

Redaktoro : Gao Shuyuan

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo