emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > La nova fervojlinio inter Xi’an kaj Moskvo

2016-12-07

La nova fervojlinio inter Xi’an kaj Moskvo


Matene de la 6-a de decembro, trajno kun 41 konteneroj ekveturis de Xi’an, Shaanxi-provinco de Ĉinio, al Moskvo. Tio markis oficialan ekfunkciadon de la ĉina-eŭropa trajno inter Xi’an kaj Moskvo, la tria fervojlinio inter Ĉinio kaj Eŭropo, post la fervojlinio inter Xi’an kaj Hamburgo kaj tiu inter Xi’an kaj Varsovio.

Tiu trajno, entenanta maŝinojn, elektronikajn aparatojn, hejm-uzaĵojn, lamp-ornamaĵojn kaj vestojn, trapasos la landlimon de Ĉinio en la urbo Alashankou de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, transiros Kazaĥion kaj atingos Moskvon post veturado de 7 423 kilometroj dum 11 tagoj. La vojaĝo mallongiĝos je 30 tagoj kompare kun martransportado. Tio plu mallongigos la transport-distancon inter Xi’an kaj eŭropaj landoj.

La ĉina-eŭropa trajno, kiu veturas unu fojon semajne, fariĝis grava ligilo por intimigi la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter landinternaj provincoj de Ĉinio kaj landoj en centra Eŭropo. Frumatene de la 18-a de novembro, la unua ĉina-eŭropa trajno reveturis de Hamburgo de Germanio al Xi’an, kaj atingis la cellokon nokte de la 5-a de decembro post veturado de 18 tagoj. Realiĝis "ir-reirado" de la internacia komerco per fervojo inter Shaanxi kaj Eŭropo.

Redaktoro : Niu Xueqin

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio

http://www.espero.com.cn/2016-12/07/content_39868597.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo