emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ĉina elektra motorvagonaro eniras en la EU-merkaton por la unua (...)

Ĉina elektra motorvagonaro eniras en la EU-merkaton por la unua fojo

2016-12-22


Lastatempe en Prago, Ĉeĥio, la Zhuzhou-a Kompanio de Elektraj Lokomotivoj sub la Ĉina Fervoj-Veturila Kompanio kaj la ĉeĥa privata fervoja entrepreno LEO EXPRESS subskribis interkonsenton, ke la ĉeĥa entrepreno aĉetos 3 elektrajn motorvagonarojn el Ĉinio. La sumo de la negoco estas pli ol 20 milionoj da eŭroj.

Liao Hongtao, vicĝenerala direktoro de la Zhuzhou-a Kompanio de Elektraj Lokomotivoj, diris ke estas la unua fojo, ke ĉina elektra motorvagonaro eniras en la EU-merkaton. Kiel merkato de ekipaĵoj por fervoja transportado el la mondo kun alta normo, EU havas rigorajn teknikajn postulojn kaj altan sojlon pri la kvalito kaj fidindeco de vagonaroj. La ĉi-foje subskribita interkonsento montras, ke la nivelo de la ĉina produktado de fervojaj vagonaroj fariĝas vaste rekonata en la internacia komunumo.

LEO EXPRESS rimarkigis, ke ĉiuj ĝiaj postuloj pri elektra motorvagonaro estos plenumitan de la Zhuzhou-a Kompanio de Elektraj Lokomotivoj, tiel ke la kvanto de vagonaroj aĉetotaj de la ĉeĥa entrepreno atingos la nombron de 30 post 3 jaroj.

Redaktoro : Kang Caiqi

Ipernity : El Popola Chinio

Facebook : EPC El Popola Chinio


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo