emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > La unua magnetvojo provota en Pekino

La unua magnetvojo provota en Pekino


La 25an de decembro raportisto informiĝis, ke la unua magnetvojo S1 en Pekino estis finkonstruita kaj oficiale ekfunkcios probable en 2017.

La magnetvojo longas je 10,236 kilometroj inter la stacio Shimenying de Mentougou-distrikto kaj la stacio Pingguoyuan de Shijingshan-distrikto. Kun dezajnita rapido de cent kilometroj hore la veturado bezonas malpli ol 20 minutojn. Koncerna respondeculo diris, ke la trajno longa je 89,6 metroj konsistas el ses vagonoj, kaj povas porti 1 032 pasaĝerojn. Sur la magnetvojo kuros dek trajnoj.

La magnetvojo, disvolvita de Pekina Entrepren-Grupa Kompanio Limigita kaj Nacia Universitato de Defenda Teknologio, havas la avantaĝojn de tradicia rel-transporto kaj evidentigas la sekurecon kaj fidindecon de magnetvoja transporto, ekzemple, alta sekureco, malgranda turnoradiuso, forta kapablo de grimpado kaj mallaŭta bruo. S1-magnetvojo, liganta la Unuan kaj la Sesan Metroliniojn, faciligos la veturadon de loĝantoj en la distriktoj Mentougou kaj Shijingshan.

EPĈ 27.12.2016 Redaktoro : Liu Zijia

http://www.espero.com.cn/2016-12/27/content_39992567.htm


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo