emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj aktivaĵoj > Protokolo de Terminara Sekcio ĉe 69-a IFEF-kongreso en Colmar

Protokolo de Terminara Sekcio ĉe 69-a IFEF-kongreso en Colmar


Protokolo pri kunsido de Terminara Sekcio ĉe 69-a IFEF-kongreso en Colmar

1. Ĉar kelkajn tagojn antaŭ la kongreso okazis grava novaĵo ĉe UIC, jen aktualigita raporto de la sekretario de Terminara Sekcio :

En la ĉi-jara kunsido de Faka Komisiono okazis interalie diskutoj kaj decidoj pri plej taŭgaj terminoj de 13 nocioj. Ekde la lasta kongreso esprimis ok kolegoj rete siajn preferojn surbaze de du Terminaraj Kurieroj. Kvankam Internacia Fervojunio UIC planis, ĉiujare eldoni aktualigitan version de sia porklienta reta terminaro RailLexic, tio ankoraŭ ne okazis, certe ĉar terminologino Rosalinde Taucher pro nasko de filino ĉesis labori ĉe UIC. Surprize nur antaŭ kelkaj tagoj alvenis informo, ke sinjoro Nicolas Raynal transprenis la taskon de koncerna terminologo. Eksciante ke Esperanto estas unu el la 27 datenbankaj lingvoj, li ekinteresiĝis pri nia lingvio kaj antaŭĝojas pri fruktodona kunlaboro. Tamen la nun atingebla terminaro havas ankoraŭ staton de Novembro 2015, kvankam mi ekde tiam enigis preskaŭ 200 tradukitajn difintekstojn, kiujn povas legi nur korespondantoj de UIC. Bedaŭrinde mia lastjara alvoko, informi nin pri spertoj kaj demandoj ĉe uzo de la nova plejmoderna terminara alireblo, restis sen eĥo. Ĉu vere ne montriĝis problemoj ? Fine mi konstatas, ke pli kaj pli estiĝas malfacile, inter la multaj ankoraŭ ne tradukitaj difinoj trovi sufiĉe interesajn nociojn por diskutado en Terminara Sekcio. Tamen la serĉado estas daŭrigata, por ke ni ne plendu pri mankantaj taskoj.

2. El diskutoj pri taskoj en TeKu 154 kaj 155 rezultis jenaj decidoj :

TeKu 154
14371 grupvoko unudirekta laŭ propono 1)
14796 grupvoko plurdirekta laŭ propono 1)
04744 malkonektilo ŝaltsekcia laŭ propono 2)
06726 kontaktlineo-aranĝaĵo sekciizola laŭ propono 3) kun aldona sufikso -aĵ- laŭ nova propono de T. Kristály
14798 relvojekipaĵo ETCS-rilata laŭ propono 1)

TeKu 155
01682 vakveturo de motorvagonaro laŭ propono 2)
04479/05431 vakveturo de lokomotivo laŭ propono 2)
03346 nadlorelpinta disetendo laŭ nova propono de G. Brandenburg 12685 relkomutila intera pozicio laŭ nova propono de G. Brandenburg
08561 nadlorela fikspunkto laŭ propono 1)
10362 kontaktlinea elastecvarieco laŭ nova propono por adapto al 10363
10363 kontaktliea elastecegaleco laŭ propono 1)
14800 Pro tro diversaj opinioj kaj tempomanko estis decidite, provizore konservi la ĝisnunan terminon "trajnkompleta konfirmo", kaj denove trakti la taskon en 70-a kongreso.
Heinz Hoffmann


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo