emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 19-25 maj. 2018 : 70-a IFEF-kongreso en Wrocław, Pollando --- novaĵo je (...)

19-25 maj. 2018 : 70-a IFEF-kongreso en Wrocław, Pollando --- novaĵo je 2017-jul-10 : aliĝilo enretigita !


La 70-a IFEF-kongreso okazos en Wrocław, Pollando, de la 19-a ĝis la 25-a de majo 2018.

La LKK petas vin prefere uzi la elektronikan aliĝilon en la paĝaro "https://ifef.vroclavo.damj.es" :

https://ifef.vroclavo.damj.es

Propra retejo de la IFEF-kongreso en Vroclavo 19-25ajn de majo 2018

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) kaj vizito de unu el la plej belaj regionoj de Pollando.

La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos novaĵojn kaj progresojn en Pollando. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.

Krome, la interesitoj povas ĉeesti E-kurson por komencantoj, atelierojn pri informadiko cele sin iniciati en la praktika uzo de diversaj programoj (Vikipedio, FB, Google, ktp) kaj pri gazetredaktado, kaj vizito al Fervoja muzeo en Jaworzyna Śląska. Libroservo kaj diversaj ekspozicioj pliriĉigos la programon.

Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.

Prezentado de la kongreso : LKK Prezentas la kongreson per bildoj.


Se vi ne povos ret-aliĝi, aliĝilon vi povas elŝuti :

originala dosiero odt - - - - - doc-dosiero - - - - - pdf-dosiero


Notu ankaŭ, ke nun estas propra retejo por la kongreso :

https://ifef.vroclavo.damj.es
en kiu vi trovos enretan aliĝilon.

En la elŝutebla aliĝilo troveblas ne nur la necesa formularo por aliĝi kaj mendi dormoĉambrojn, sed ankaŭ la provizora programo de la kongreso kaj de la postkongreso :
(pdf-dosiero, 500 ko, oni alklaku la bildaron)
Alighilo kaj provizora programo de la IFEF-kongreso en Vroclavo, 19-25ajn de majo 2018


Sube elŝuteblas ankaŭ bela invitilo, kiu montras allogaĵojn, kiujn kongresanoj povos vidi :
(pdf-dosiero, 2,3 Mo, oni alklaku la bildaron)
Invitilo al la IFEF-kongreso en Vroclavo, 19-25ajn de majo 2018

Pri la kongres-urbo Wrocław vi povas legi ankaŭ ĉi tie

70-a IFEF-kongreso en Wrocław, Pollando, 19-25ajn de majo 2018

Programo Provizora

Sabato 19.05.2018

10.00 – 21.00 Akceptado / Informado

17.00 – 18.00 Kunveno de la IFEF Estraro kaj LKK

18.00 – 19.00 Kunsido de la IFEF Estraro

19.00 – Interkona vespero…poste foririo por rigardi Vroclavan Multmedian Fontanon


Dimanĉo 20.05.2018

08.00 – 20.00 Akceptado / Informado

10.00 – 12.00 Solena Inaŭguro

12.00 – 12.30 Komuna foto, Gazetara konferenco

14.30 – 16.30 Urbovizitado piedire – D1a

17.00 – 18.00 Kunsido de la laborgrupoj (raportoj pri agado), publika

17.00 – 18.00 E-kurso por komencantoj

20.00 – 22.00 Nacia vespero


Lundo 21.05.2018

09.00 – 12.00 Nepublika Komitatkunsido

09.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj

09.00 – 12.00 Urbovizitado – D1b (Botanika ĝardeno)

14.00 – 18.00 Kunsido de la Faka Komisiono

14.00 – 15.30 Ateliero pri informadiko (bazaj informoj)

15.30 – 18.00 Ateliero pri ĵurnalismo (pri kiel verki ĵurnalistan artikolon

kaj efike kunlabori kun redakcioj/ ĵurnalistoj)

20.00 – 21.00 prelego pri la regiono

21.00 – 22.30 Venonta kongreso sin prezentas


Mardo 22.05.2018

09.00 – 11.00 Ĉefa fakprelego kaj aliaj prelegoj

09.00 – 11.00 E-kurso por komencantoj

11.30 – 21.00 Faka ekskurso D2 – Fervoja muzeo en Jaworzyna Śląska (per trajno “Koleje Dolnośląskie”) + vizitado de Świdnica (kun tagmanĝo)


Merkredo 23.05.2018

09.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj

09.00 – 12.00 Plenkunsido

12.00 – 13.30 Movadaj aferoj ; konkluda kunsido de la laborgrupoj, publika

16.00 – 20.00 D3 : Urbovizitado per ŝipeto sur rivero (kun vespermanĝo) sekve Dancvespero


Ĵaǔdo 24.05.2018

09.00 – 18.00 Ekskurso T1 - tuttaga– Karkonosze, Jelenia Góra, Kowary (kun tagmanĝo)

20.30 – 22.30 Koncerto ; Ĝisrevida vespero


Vendredo 25.05.2018

09.00 – 10.00 Solena fermo

10.00 – 10.30 Kunveno de la IFEF Estraro kaj LKK

10.30 – 11.30 Estrarkunsido de IFEF

12.30 Forveturo per trajno al Krakovo, kie okazos postkongreso



Provizora programo de la Postkongreso (25-a - 28-a de Majo 2018)

Vendredo 25.05.2018

16.00 Akcepto

18.00 – 21.00 Promenado tra malnova urbo

Sabato 26.05.2018

09.00 – 17.00 Tuttaga ekskurso al fama salminejo Wieliczka

19.00 – 21.00 Kultura programo – kunveno kun lokaj esperantistoj

Dimanĉo 27.05.2018

09.00 – 16.00 Ekskurso al Wawel kaj Kazimierz (juda kvartalo)

18.00 – 21.00 Kultura kaj arta programo

Lundo 28.05.2018

09.00 – Forveturo (Stacidomo Kraków Główny aŭ trajne al flughaveno Kraków – Balice)


Programo Sabato 19.05.2018 10.00-21.00 Akceptado / Informado (Kongresejo -konferenca salono de hotelo “Piast” (en 6-a etaĝo) 17.00-18.00 Kunveno de la IFEF-estraro kaj LKK 19.00-20.30 Interkona vespero kun prelego pri regiono 21.30 Spektado de Vroclava Multmedia Fontano (ĉe Halo de Centjariĝo)

Dimanĉo 20.05.2018 8.00-09.00 Esperantlingva sankta meso en preĝejo de Bonfratoj (str. Traugutta 57/59) 8.00-9.20 Akceptado (Kongresejo) 10.00 – 12.00 Solena Inaŭguro en Vroclava Universitato, Oratorium Marianum, (pl. Uniwersytecki 1). 12.00-12.30 Komuna foto, gazetara konferenco 14.00 -16.00 Urbovizitado piedire – D1a 16.30-19.00 ebleco partopreni en la koncerto de premiitoj de 6-a Europa Festivalo de Esperantaj Kantoj 20.00 -22.00 Nacia vespero (“DeMoLo”, “LEGNICA”, “Gieni Dudki”). Scenejo “IMPART” str. Mazowiecka 17

Lundo 21.05.2018 9.00-12.00 Nepublika Komitatkunsido 10.00-12.00 E-kurso por komencantoj (Urba biblioteko en stacidomo) 10.00-12.00 Paroliga kurso por komencintoj 9.00-12.00 Urbovizitado – D1b (Botanika ĝardeno) 14.00-18.00 Faka Komisiono 14.00-15.30 Ateliero pri informadiko (bazaj informoj) 15.30-18.00 Ateliero pri ĵurnalismo (pri kiel verki ĵurnalistan artikolon 17.00- Urbovizitado kun ĉiĉeronino (10-15 personoj) 19.30-20.15 Prelego pri la regiono 20.30-21.15 Koncerto de Kaŝi 21.15- Venonta kongreso sin prezentas

Mardo 22.05.2018 9.00 -11.00 Plenkunsido 9.00 -11.00 E-kurso por komencantoj (Urba biblioteko ĉe stacidomo) 10.00-12.00 Paroliga kurso por komencintoj (Kongresejo – hotelo “Piast”) 11.30 -21.00 Faka ekskurso D2 – Fervoja muzeo en Jaworzyna Śląska (per trajno “Koleje Dolnośląskie”) + vizitado de Świdnica (kun tagmanĝo)

Merkredo 23.05.2018 9.00-12.00 Ĉefa fakprelego kaj aliaj prelegoj 10.00-12.00 E-kurso por komencantoj 10.00-12.00 Paroliga kurso por komencintoj 12.00-13.30 Movadaj aferoj ; konkluda kunsido de la laborgrupoj 12.00-15.00 „Renkontiĝo kun Sinjoro Tadeo” (filmo de Roman Dobrzyński – WCS) 15.30-20.00 D3 : Urbovizitado per ŝipeto “Wratislavia” sur rivero (kun vespermanĝo) + koncerto de ensemblo Noproblem el Ĉehio

Ĵaǔdo 24.05.201 9.00 – 18.00 Ekskurso T1 – (Valo de palacoj kaj ĝardenoj + Parko de miniaturoj en Kowary) 20.30-22.00 Ĝisrevida vespero : Vroclavanoj al gekongresanoj

Vendredo 25.05.2018 9.00- 10.00 Solena fermo (Sesia salono en stacidomo) 10.00 -10.30 Kunveno de la IFEF-estraro kaj LKK 10.30 -11.30 Estrarkunsido de IFEF 13.30 Forveturo per trajno al Krakovo, kie okazos postkongreso


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo