emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Kampa fervojo kaj Slovaka agrokultura muzeo

Kampa fervojo kaj Slovaka agrokultura muzeo


Valora unikaĵo de la Slovaka agrokultura muzeo estas la muzea mallarĝtraka Nitra kampara fervojo (NPŽ), kiun dum planitaj eventoj pelas tri vaporlokomotivoj : U 35.901 Križko (1918, rekonstruita kun helpo de d-ro inĝ. Ladislav Križan en 1990), U 36.001 (1949), U 25.001 (1951). Al la funkciata rulanta materialo de NPŽ apartenas : dizel-elektra lokomotivo, 4 ĉirkaŭrigardaj vagonoj, 2 historiaj tegmentitaj vagonoj el Korytnica, permana drezino, fervoja turniĝanta plato el Radošina (1908), infana fervojo kun elektra trajneto. Alia parto de NPŽ en la subĉiela muzeo estas vagono “Šaling” el Dobroča el la periodo de la Slovaka nacia ribelo, aliaj vagonoj (por betoj, por fervoja laboro, por sakaj kaj pecaj varoj), nefunkcianta lokomotivo BS-70 n-ro 14 (1944) nomata Bibiana, 1 dizel-elektra kaj dizela lokomotivo. (Fonto : Slovaka agrokultura muzeo de Nitro.)

Ekspluatado de la Nitra kampa fervojo Pri ekspluatado de la Nitra kampa fervojo respondecas staciestro. Li estas la plej altranga persono kun la plej bela uniformo. Ĉiuj dungitoj devas raporti al li. En NPŽ troviĝas 2 malgrandaj lignaj stacio : la stacio Skanzen (subĉiela muzeo) kaj la stacio Brána (pordego), pri kiu zorgas ekspedistoj. Ekspedistoj organizas veturojn de la trajnoj kaj respondecas pri la ekspluatado kaj observado de la horplano. Same kiel la staciestro, ili havas ruĝan ĉapelon kaj signalbastonon. Pri bariloj kaj relkomutiloj okupiĝas unu persono, respondeca pri uzado de mekanikaj (permanaj) bariloj kaj pri sendado de la trajnoj al la ĝusta vojo. Lokomotivistoj unu tagon pli frue preparas la vaporlokomotivon por la veturo. Ili devas prepari sufiĉe da karbo kaj akvo, fari premtestojn, t.e. testi la premon de la hejtejo, ili kontrolas la tutan lokomotivon kaj antaŭ ol akcepti vojaĝantojn, ili devas fari testan veturon. En la budeto de la lokomotivisto, slange nomata “kuirejo”, troviĝas dum la veturo la lokomotivisto kun sia asistanto, la hejtisto. Pri la vojaĝantoj en la vagonoj okupiĝas konduktoroj, kiuj kontrolas la biletojn kaj markas ilin per truo. Ili atentas pri la sekureco de la pasaĝeroj kaj donas informojn. En la stacioj, ĉiam afablaj kaj ridetantaj kasistinoj vendas biletojn kaj donas informojn. La trajnoj iras laŭ 2 vojoj : ĉirkaŭiro de la muzeo (1,6 km) kaj rekta vojo de la muzeo al la ekspoziciejo (1 km). Okaze de la 25-a datreveno de NPŽ (ekspoziciejo Agrokomplex 2010) estis eldonita klasika kartona trajna bileto, kiu estas vendata tutjare kiel bileto por NPŽ en tri versioj : direkto ĉirkaŭiro, direkto muzeo – pordego, direkto pordego – muzeo. NPŽ funkcias dum planitaj eventoj (laŭ la kalendaro) kaj laŭ mendo.

https://www.nitra.eu/www/content/nisys/list/0/1316


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo