emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 28-29.4.2018 Malferma tago en Oficejo de UEA

28-29.4.2018 Malferma tago en Oficejo de UEA


La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28-an de aprilo 2018, de la 10-a ĝis la 17-a horo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando. Tuj poste, dimanĉe, la 29-an de aprilo, ne okazos seminario pri informado, sed promeno tra Roterdamo en formo de agotago, sub gvido de la estrarano de UEA pri informado Emílio Cid.

La programo de la 48-a Malferma Tago estos escepte riĉa. Ĝi portos specialan atenton al la 110-jariĝo de UEA.

Niaj ĉefprelegantoj ĉi-foje estos :
- la redaktoroj de la revuo "Esperanto", Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova,
- la Esperantisto de la Jaro 2017, Trezoro Huang Yinbao
- la historiisto Ziko van Dijk, aŭtoro de "Historio de UEA" kaj "La Asocio", "Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA" Fermos la Malferman Tagon malferma diskuto kun pluraj malfermitaj estraranoj.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo