emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 20.4.19 Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA

20.4.19 Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA


Programo 10:00-10:30 : Akcepto kaj libera tempo por unua kafumado kaj vizito al libroservo de UEA
10:30-10:50 : Ionel Oneţ - Libroservaj novaĵoj
11:00-11:40 : Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (Revuo Esperanto) - Prelego "Reta Revuo Esperanto : kio ĝi estas ?"
11:50-12:30 : Manuela Burghelea (TEJO) - Prelego "Tutmondaj Voĉoj : civitana amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj"
12:30-13:40 : Tagmanĝa paŭzo
13:40-14:00 : Trezoro Huang Yinbao (UEA) - Informo pri Unesko-Kuriero : disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto
14:00-14:50 : Katalin Kováts (Edukado.net) - Prelego "Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn ? - Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj"
14:50-15:20 : Stefan MacGill (UEA) - Prelego "Radikoj de la Volontula Servo kaj Teknologio en la Centra Oficejo"
15:30-16:10 : Mark Fettes (UEA) - Prelego “Esenco kaj estonteco : La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”
16:10-16:40 : Dialoga momento kun la Estraroj de UEA kaj TEJO
16:40-17:00 : Libera tempo por lasta kafumado kaj vizito al la libroservo de UEA
Kiel tradicie, senpaga kafo kaj teo disponeblos la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj en la libroservo la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato por ĉiuj titoloj. Nepre partoprenindan tagon en la domo de la esperantistoj la stabo de la Centra Oficejo preparas por ĉiuj.

Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo