emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > ■➤ 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt apud Oder (DE) / Słubice (PL)

■➤ 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt apud Oder (DE) / Słubice (PL)


Transponta Esperanto-Kongreso 2021 Kongreso nur reta

En Aprilo de la pasinta jaro, kiam la organizantoj de la Transponta Kongreso decidis ĝin ŝovi de 2020 al 2021, ili kalkulis pri baldaŭa reveno al normaleco – se ne en aŭtuno, tiam certe je la fino de la vintro. La observo de la infekta evoluo kaj la anoncoj el la farmacia industrio montris, ke tiu pritakso estis tro optimisma. Nun estas klare ke ankaŭ en majo ĉeesta kongreso surloke ne eblosl

Pro tio ni okazigos la kongreson komplete kiel retan eventon. Partopreno en la diversaj programeroj eblos en interreto pere de la retkunvena sistemo Zoom. Tio inkluzivas ne nur la laboran programon sed ankaŭ la kulturan vesperan programon kaj simplan babilan kunestadon.

Partopreno senpaga

La partopreno en la kongresa programon estos senkotiza, sed ni petas pri eksplicita aliĝo. Ĉiuj ĝisnunaj aliĝoj restas validaj kaj estas transformitaj al reta partopreno. Se vi plu deziras partopreni, vi bezonas do nenion fari. Se malgraŭ via aliĝo vi ne volas partopreni, ni petas pri malaliĝo. Pliaj aliĝoj eblas pere de la elektronika aliĝilo.

Ni repagos ĉiujn jam pagitajn kotizojn. Kompreneble ankaŭ la organizado de reta kongreso kaŭzas kostojn. Se vi deziras kontribui al la kostoj per libervola pago, bonvolu informi nin.

Programo :

https://www.esperanto.de/eo/enhavo/programo

La aranĝo ne okazis en la jaro 2020, sed okazos de la 21-a ĝis la 24-a de Majo 2021 rete.

La LKK, en ĉi tiu periodo da ne certecoj, decidis ke la kongreso okazu de la 21-a ĝis la 24-a de Majo 2021. Ankaŭ pro tio la programo estos malpli abunda.

Ĝi okazos tute Virtuale !!!


SPECIALA kaj kompleta RETPAĜARO

www.esperanto.de/ifk

en kiu vi trovos ĉiujn informojn.

Vizitu, informiĝu, diskonigu !



Antaŭaj informoj :

Transponta Esperanto-Kongreso 2021 Prokrastita de 2020 al 2021

Pro la koronvirusa krizo la kongreso ne povas okazi kiel planite. Ni tamen kredas ke komuna kongreso de Germana kaj Pola Esperanto-Asocioj kun la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio estas bona ideo, pro tio ni prokrastis la kongreson sen pliaj ŝanĝoj je unu jaro. Ĝi do okazos dum pentekosto 2021 samloke kun sama temo je samaj kondiĉoj .

Ĉiuj aliĝoj plu validas por la kongreso en 2021. En kazo de malaliĝoj ni repagos la antaŭpagitan kotizon. Aliĝoj plu eblas. La limdatoj prokrastiĝas laŭe je unu jaro.

Diversaj infektprotektaj restriktoj malebligas la realigon de la kongreso. Kiel pruviloj por eventualaj intertraktoj kun hoteloj aŭ trafikentreprenoj eble servu la jenaj fontoj :

Retpaĝo de federacia polico, teksto germanlingva (malpermesas al ne ŝtatanoj germanaj vojaĝon al Germanio pro turismo) ->ligilo : (https://www.bundespolizei.de/Web/DE/04Aktuelles/01Meldungen/2020/03/200317_faq.html ?nn=5931604#doc13824392bodyText9)

Retpaĝo de la federacia lando Brandenburg, teksto germanlingva (aktualaĵoj pri koronviruso kaj infektprotektaj restriktoj) ->ligilo : (https://www.brandenburg.de/de/portal/bb1.c.473964.de)

Retpaĝo de la federacia lando Brandenburg, infektoprotektaj direktivoj, pdf-dosiero, teksto germanlingva (malpermesas publikajn kaj nepublikajn aranĝojn kaj kunvenojn) -> ligilo (aparta ligilo)

(Tiu artikolo atingeblas ankaŭ per la (iom) pli simpla konstanta adreso : http://ifef.free.fr/IFK2021)


La 72-a IFEF-kongreso okazos en Frankfurt (Oder) / Słubice, Germanio / Pollando,

Transponta Esperanto-Kongreso 2021 Alia kongreso

En Aprilo de la pasinta jaro, kiam la organizantoj de la Transponta Kongreso decidis ĝin ŝovi de 2020 al 2021, ili kalkulis pri baldaŭa reveno al normaleco – se ne en aŭtuno, tiam certe je la fino de la vintro. La observo de la infekta evoluo kaj la anoncoj el la farmacia industrio montris, ke tiu pritakso estis tro optimisma. Nun sciante pri la esplorrezultoj, pri la kontraktoj kun la vakcino-produktantoj kaj la planoj pri distribuo kaj vakcinapliko, klariĝas ke la kondiĉoj por internacia kongreso en Majo 2021 ankoraŭ estos eksterordinaraj. La kongreso tiel mem devos esti eksterordinara.

Retkonferencoj ne povas anstataŭi realan renkontiĝon. Tion montris multaj malgrandaj kaj grandaj aranĝoj tiaspecaj. Mankas la dimensio de la persona kontakto. Kie kaj kiam tiu estos ebla, ĝi ankaŭ estu ofertata.

La Transponta Kongreso tial okazu kiel hibrida kongreso. Ĝi invitas ĉiun, kiu povas alvojaĝi, al partopreno ĉeesta kaj ĉiun, kiu tion ne povas, al partopreno per la interreto, kie estos prezentata la programo. Kontribuoj de partoprenantoj ligitaj per la interreto, inverse estos malfermaj al la surlokaj ĉeestantoj.

La hibrida kongreso daŭros por ĉiuj partoprenantaj organizoj de la 21-a ĝis la 24-a de Majo 2021. La ekskursoj orientiĝos laŭ la ebloj en la loko de la kongreso.

Por aliĝi
(versio jan.2021)Aliĝilo 72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice
Aliĝilo kaj programo
(versio jan. 2021)
(nova) Listo de hoteloj - IFEF-kongreso
Listo de hoteloj

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) ktp.

La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos fervojajn novaĵojn kaj progresojn. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri, ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.

Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.

72-a IFEF-kongreso en Frankfurt (Oder) / Słubice (Germanio / Pollando) de la 21a ĝis la 24a de majo 2021

Prezento de la kongreso :

https://drive.google.com/drive/folders/1j4mqq1rTvEvPFSct79tLkfjQ0wO3CocR ?usp=sharing

Alkroĉitaj dokumentoj


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo