emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2009-jul : Hungario : Internacia Fervojista Amikara Renkonto

2009-jul : Hungario : Internacia Fervojista Amikara Renkonto


ARKIVO

De la 3-a ĝis la 5-a de julio 2009 okazos Internacia Fervojista Amikara Renkonto en Nyíreegyháza-Sóstófürdő, Hungario.

En marto 2009, Tibor KRISTÁLY sendis informon, ke la programo kaj aliĝilo estas legeblaj kaj elŝuteblaj el la hejmpaĝo de Hungara Fervojista Esperanto-Asocio.

Por tiuj, kiuj havas malrapidan konekton, jen ĉi-sube informoj :


Jen la programo planita :

  • 3-a de Julio en 2009, vendredo, posttagmeze :
    • Alveno, registrado en la loĝejo, akcepto.
    • Libera programo : ekskurso per omnibuso, urborigardo, promenado en la zooparko, banado, rajdado
    • Vespermanĝo.
    • Filmprezentado, muzikaŭskultado
  • 4-a de Julio en 2009, sabato :
    • Ekskurso : Vizito al la preĝejo de Máriapócs, akvomuelo en Túristvándi, kolektaĵo de la kastelo Vay en Vaja.
    • Tagmanĝo en Túristvándi
    • Esperanto Filatelista ekspozicio. Makzelo de prabovo kaj mamutosto en la skanzena ekspozicio de Tiszadada.
    • Kunmuzika distrado
    • Fabeloprezentado en Esperanto "La Ĉevalovo de Ratot". Főnix student-teatro.
    • Popoldancprezentado, dancinstruado.
    • Vespermanĝo, balo - tombolo
  • 5-a de julio en 2009, dimanĉo (post matenmanĝo) :
    • Libera programo : ekskurso per omnibuso, urborigardo, promenado en la zooparko, banado, rajdado.
    • Laborkunsido de la Hungara Fervojista Esperanto-Asocio
    • Tagmanĝo
    • Forvojaĝo

Aliĝilo estas elŝutebla de ĉi tie. En ĝi legeblas ankaŭ, kiel atingi la lokon.

La renkonton organizas la "Verda Stelo" esperantista grupo en Nyíregyháza.

Pliajn detalojn vi petu de la organizantoj :

- SEREGINÉ ZENGŐ Enikő, enimy(heliko)freemail.hu, tel : 06-20-323.43.65
- FERRÓ Csaba, ferro.cs(heliko)gmail.com, tel : 06-70-366.1096, 06-42-460.115
- ZUBERECZ Miklós, tel : 06-42-437.278, 06-70-293.0250
- LAKATOS Ildikó, tel : 06-42-445.166



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo