emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2009-okt : Ĉeĥio : Internacia Paroliga Semajno

2009-okt : Ĉeĥio : Internacia Paroliga Semajno


ARKIVO

ARKIVO

ARKIVO

Temas pri staĝo por komencINToj.

De la 12-a ĝis la 18-a de oktobro 2009 okazos Internacia Paroliga Semajno en Dobřichovice (23 km-ojn de Praha), Ĉeĥio.

Por kiu ? La celo de tiu staĝo estas konkreta uzado de la scioj lernitaj de komencintoj.

(Iom da freŝa historio) En la lastaj jaroj, FFEA, franca landa asocio de IFEF, sukcese okazigis staĝojn en 2 partoj. La unua parto estas staĝo en Francio, dum kiu la lernantoj eklernas Esperanton. La dua parto okazas en Ĉeĥio, per okazigo de "Internacia Paroliga Semajno", kiun povas partopreni ne nur franc-parolantoj ĉar la kursoj okazas internaci-lingve.

Nepre atentu, ke tiu staĝo en Ĉeĥio celas komencINTojn.

La urbeto Dobřichovice (3000 loĝantoj) situas 8 km sudokcidente de la limo de Prago, per trajno 23 km de la praga ĉefa stacio (Praha hlavní nádraží), laŭlonge de la rivero Berounka. Nur 9 km de ĉi tie troviĝas unu el la plej konataj ĉeĥaj kasteloj Karlštejn, proksima estas ankaŭ Bohemia Karsto kun la grotaro de Koněprusy.

Se vi interesiĝas, kontaktiĝu kun ni.


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo