emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2010-feb : VISE : Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj en (...)

2010-feb : VISE : Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj en Braşov


Rodica Todor invitis al VISE, Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj en Braşov, de la 22-a ĝis la 28-a de februaro 2010.

Ĉiuj informoj estis legeblaj en la sekva dokumento : por OpenOffice (21 ko), doc (85 ko), pdf (111 ko).

ARKIVO

ARKIVO

ARKIVO

La samaj informoj legeblas ankaŭ ĉi-sube, tamen nebele (estas simpla kopio de la enhavo de la dokumento, sed reordigo).


INVITILO V. I. S. E. VINTRA INTERNACIA SEMAJNO por ESPERANTISTOJ

BRAŜOVO – FAGARAŜI RUMANIO 22-28.02.2010 Kontaktadresoj : rete : rodica_todor@yahoo.com s-ino Rodica TODOR poŝtel : 040 722 792849 500289 - Braşov, B-dul Valea Cetăţii nr.22, bl. B 24, sc.A, ap.5 Romania

Pageblecoj el eksterlando per € al Rumanio : ING Bank N.V. Amsterdam - Sucursala Bucuresti, por VISE Bankkonto : IBAN RO21INGB0000999901157937- BIC(SWIFT) : INGBROBU Pago per RON (Rumana Leo) ĉe la sama banko : IBAN : RO03INGB0000999900177397- BIC(SWIFT) : INGBROBU Aliĝkotizo : 15 € Por tranoktado, ni proponas :

1/ - 22/23, 23/24, 24/25, 25/26.02 - la hotelojn "COROANA" kaj "POSTAVARUL" en Braŝovo La menciitaj hoteloj apartenas al la sama konstruaĵo, situas en la malnova urbocentro kaj estas facile atingeblaj de la ĉefa stacidomo per buslinioj 4 kaj 51. De la bushaltejo "Primarie" (esperante - "Urbodomo"), necesas 5 minutojn por atingi la hotelojn, trairante la Centran Parkon. Kaze ke vi informos pri via alveno, vi estos akompanataj.

Hotelo "COROANA"(150 lokoj), dustela, havas unu- kaj du-litajn komfortajn ĉambrojn, ekipitaj per kablo-televido, telefono, banejo kaj necesejo. Prezo en : unu-lita ĉambro 27 € nokte/pers. (kun matenmanĝo) du-lita ĉambro 21 € ( ,, ,, ,, ,, ,, ,, ,, )

Hotelo "POSTAVARUL"(50 lokoj), unustela, havas unu- kaj du-litajn komfortajn ĉambrojn (ekipitaj per telefono, lavabo kun varma kaj malvarma akvo, necesejo). Duŝejoj troviĝas en la koridoro. Prezo en : unu-lita ĉambro 13 € nokte/ pers. (sen matenmanĝo) du-lita ĉambro 10 € ( ,, ,, ,, ,, ,, ,, ,, ,, ,, )

Tiuj du hoteloj ofertas, laŭ la elekto, duon- aŭ kompletan pensionon. Ambaŭ hoteloj ofertas senpagan inter-retan konekton.

2/ - 26/27, 27/28.02 - la pensionon "MIRUNA", tristela, kiu situas ĉe la malsupro de la Montaro Fagaraŝi, en belega pejzaĝo.

Prezo en du-lita ĉambro : 30 € nokte/ pers. (kun duonpensiono)

2 Ĝeneralaj instrukcioj :

Ĉiu partoprenanto bv. plenigi tajpe aŭ preslitere kaj legeble apartan aliĝilon kaj sendi ĝin al la adreso de s-ino Rodica TODOR. Estas rekomendite skribi familian nomon majuskle kaj personan nomon minuskle. La aliĝiloj povas esti senditaj ankaŭ per ret-mesaĝo. La organizantoj ne respondecas pri asekuro de la partoprenantoj.Sanasekuron oni devas mem kontrakti hejme. Bonvolu kontroli neceson de vizo por Rumanio kaj memprizorgi por obteni ĝin.

Limdato por aliĝi : la 31-a de Januaro 2010. La organizantoj informos pri la ricevo de la kotizo kaj de la aliĝilo.

Atingebleco :

Eblas uzi internaciajn trajnojn : Dacia(de Vieno), Ister (de Budapeŝto), Pannonia (de Praha), Carpati(de Krakovo). Eblas flugi al Bukureŝto kaj de tie trafi trajnon aŭ buson ĝis Braŝovo. La ĉefa stacidomo situas unu kilometron for de la hoteloj. Okaze de la anonco de la alveno, vi estos akompanataj.

Skieblecoj por skiemuloj :

Ĉirkaŭ Braŝovo troviĝas pluraj skicentroj : Poiana Braŝovo(13 km-ojn, atingebla per buso), Predeal (24 km-ojn, atingebla per trajno kaj buso), Azuga (32 km-ojn, atingebla per trajno kaj buso), Sinaja (40 km-ojn, atingebla per trajno kaj buso). Por komencantoj kaj spertuloj, la plej proksima skicentro Poiana Braŝovo, disponas pri skiterenoj inter 300-4000 metrojn longaj kaj pri padoj 4500 metrojn longaj por longdistancaj skiantoj. En ĉiuj proponitaj skicentroj servas skiliftoj, seĝliftoj, pruntejoj de materialoj por skiado, k.t.p.

Programeblecoj :

La programo komenciĝos lunde, la 22-an de Februaro, per interkona vespero (17.00h) kaj finiĝos dimanĉe, la 28-an de Ferbruaro, post matenmanĝo. La organizantoj proponas vintrajn programerojn(sportajn, turismajn kaj kulturajn) kiuj dependos de la nombro de la partoprenantoj.Temas pri la ebleco skii, sled-konkurso, interkona kaj adiaŭa vesperoj, prezentado de KD pri Rumanio, prelegoj, karnavalo(necesas kunporti kostumojn) kaj pluraj ekskursoj. Laŭ la elekto de la partoprenantoj, vizitindaj estas : - la urbo Braŝovo - la "urbofortikaĵo ĉe la malsupro de monto Tâmpa" (960 m). Dum sia longa historio Braŝovo konservis ekde arkeologiajn elfosaĵojn kaj mezepokajn postrestaĵojn, ĝis modernajn konstruaĵojn. La multkulturaj tradicioj germanaj, hungaraj kaj rumanaj, la pitoreska eksplodo de la naturo, la turismaj itineroj por ĉiuj gustoj (ekde facila promenado tra arbaro ĝis grimpado sur la deklivojn de la monteto kiun ĉirkaŭas la urbo), la skiado kaj glitado dum vintro, la vilaĝa turismo pli kaj pli disvolviĝanta - estas nur kelkaj eblecoj por ĝui neforgeseblajn momentojn ; - la Kastelo Bran, troviĝanta 30 kilometrojn sude de Braŝovo. Ĝi famas pro ĝia beleco kaj la ĉirkaŭanta pejzaĝo, sed ĝia famo ligiĝas, precipe, al la legendo de la Grafo Drakula, kies etoso ankoraŭ hantas ĉi tiujn praajn regionojn ; - la fama reĝa Kastelo Peleŝ - la ĉefa pitoreskaĵo de la urbo Sinaja (40 km). Ĝiaj diversstilaj salonoj, ĉambroj, koridoroj ofertas al la vizitantoj veran lecionon pri arto.La fajna meblaro, la speguloj de Murano, la barokaj baldakenoj, la ĉambroj ramburitaj per Kordoba felo kaj la mirindaj vitraloj altiras tutan admiron.La biblioteko enhavas valorajn librojn kaj inkunablojn eksterprezajn kaj la korto de la palaco havas multnombrajn statuajn grupojn, dignaj je liberaera muzeo ; - la fortikaĵo Fagaraŝi – unu el la plej bone konsevita en Rumanio kaj, samtempe, sekcio de historia muzeo ; - la malsupro de la Montaro Fagaraŝi(2550 metrojn alta), migradpado kiu ofertas la eblecon ĝui mirindan peizaĝon. La organizantoj esperas, ke la riĉa programo, la vidindaĵoj elektitaj tiel, ke ili konvenu por ĉiuj aĝkategorioj, por skiantoj, sed ankaŭ por neskiantoj - ĉar la regiono estas unu el la plej famaj ripozlokoj el Rumanio - kontentigos ĉiujn aliĝintojn. Nia konsilo estas akcepti la INVITON partopreni en Rumanio la Vintran Internacian Semajnon por Esperantistoj, en mirinda regiono de Sud-Orientaj Karpatoj.

Provizora PROGRAMO de V.I.S.E.* Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj Braŝovo - Fagaraŝi Rumanio 22 - 28.02.2010

Lunde, 22.02 11.00 - Akcepto de la partoprenantoj (en la receptejo de la hotelo) 17.00 - Interkona vespero - renkontiĝo kun la membroj de E-klubo "AMIKECO" el Braŝovo (komuna vespera programo)

Marde, 23.02 10.00 - 13.00 promenado / ĉiĉeronado tra la urbo Braŝovo (1) 13.00 - 14.30 tagmanĝo 14.30 - 17.30 promenado / ĉiceronado tra la urbo Braŝovo (2) 18.00 - 19.00 vespermanĝo 19.00 - komuna vespera programo / prezentado de KD pri Rumanio

Merkrede, 24.02 10.00 - 13.00 Duontaga ekskurso / kastelo Bran (Drakula) 13.00 - 14.30 tagmanĝo en tipe rumana restoracio 14.30 - 17.30 piedirado / vizitado de Poiana Braŝovo(sled-konkurso) 18.00 - 19.00 vespermanĝo 19.00 - komuna vespera programo/interkultura vespero/prelegoj Jaŭde, 25.02 10.00 - 13.00 Duontaga ekskurso / Sinaja - kastelo Peleŝ 13.00 - libera programo ;

Vendrede, 26.02 - 14.00 libera programo 14.30 - 17.30 Ekskurso (fortikaĵo Fagaraŝi) 17.30 - 18.30 Akcepto en kabano "Miruna", proksime de Montaro Fagaraŝi 18.30 - 19.30 vespermanĝo 19.30 - distra vespero / Karnavalo** kun tombolo

Sabate, 27.02 10.00 - 17.00 facila piedmigrado ĝis la malsupro de la Montaro Fagaraŝi (la plej alta de Rumanio) - tagmanĝo survoje 18.00 - 19.00 vespermanĝo 19.00 - komuna vespera programo / distra vespero

Dimanĉe, 28.02 09.00 - 12.00 vizito, survoje al Braŝovo, de la ĉevalejo Sambata 12.00 - libera programo ; foriro de la partoprenantoj

* La programo estas proponita ĉefe por neskiantoj. La skiemuloj povas elekti ĉu sportan, ĉu turisman programon. Tiu programo povus ŝanĝiĝi depende de la vetero aŭ de la intereso de la partoprenantoj. Oni povas partopreni nur parton de la programo. La kostoj de la ekskursoj kaj de la aliaj aranĝoj oni pagos surloke.

**Menciinda estas la neceso kunporti kostumojn por karnavalo ; ĉiu partoprenanto, laŭ vole, alportu etan objekton por tombolo.

ALIĜILO

1-a Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj (V.I.S.E.) Braŝovo - Fagaraŝi RUMANIO 22 - 28.02.2010

Nomo______________________Antaŭnomo______________________

Naskiĝjaro___________Vegetarano_________Jes_________Ne______

Adreso____________________________________________

poŝtkodo________Urbo___________Lando_________________

Mi deziras loĝi kun_________________________________

Mi alvenos per_____________________tago/horo_________________

Mi pagas : aliĝkotizon____________________________________________ tranoktadon___________________________________________ Sume:______________________

Mi proponas mian kontribuon en la programo:_________________________________

Pri sanasekuro kaj obteno de vizo por Rumanio mi prizorgas mem.

Loko, dato : Subskribo,


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo