emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/01

Fervoja mondo 2010/01


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jan-20)

El fervojista mondo 1/2010


Rumanio - Germanio - Italio/Francio - Svisio - Francio


Rumanio : rumanaj fervojoj maldungas - Tre ŝuldoŝarĝitaj Rumanaj ŝtataj fervojoj (CFR) decidis ankoraŭ antaŭ fino de 2009 maldungi pli ol dekmil siajn dungitojn, kiel anoncis la agentejo Mediafax. La rumana registaro tiucele preparis koncernajn leĝregulojn. Por maldungitoj kiel en pasaĝera, tiel en vara trafikoj estis garantiata koncerna kompenspago, kiu dum 20 ĝis 24 monatoj kompensos la diferencon inter salajro kaj socialaj depagoj por senlaboruloj. Rumanaj sindikatoj kontraŭ maldungo protestis eĉ minacis per striko.

Germanio : anonco de bezono por cargo denove plialtiĝos - Post la kriza jaro 2009 oni prognozas, ke ĉijara anonco de bezono por vara transporto en Germanio denove plialtiĝos. Kiel rezultas el la publikigita prognozo, kapacito de vartransporto kompare al 2009 plialtiĝos je 1,3 procento. La plej altan altigon laŭ prognozo povas atingi la fervoja vartransporto, sur ŝoseoj alkresko estos proks. kvinoble malpli alta. Estas tamen necese rimarkigi, ke fervoja vartrafiko estis pro krizo plejmulte trafita. La totala trafikkapacito de vartrafiko en Germanio ĉijare povus malkreski je 6,3 procentoj.

Italio/Francio : varaŭtomobiloj estos transportataj sur fervojo - Itala trafikministro Altero Matteoli kaj lia franca kolego Dominique Busserau subskribis interkonsenton pri projekto nomata Autostrada Ferroviaria Alpina. Dank´ al ĝi estos ĉijare transportotaj centmil varaŭtomobiloj el Italio al Francio trans Alpoj sur trakoj. Tiucele oni decidis anonci internacian elekteblecon por trovi ekspluatanton de tiu ĉi servo, kiu komencu funkcii jam ĉijare. Tiu ĉi eksperimento aperis en la jaro 2004 kaj jam nun trafikas tage ok trajnoj tra la tunelo Fréjus.

Svisio : SBB plialtigas rezulton de la konzerno - Svisaj federaciaj fervojoj (SBB) sukcesis en la 1-a duono de 2009, kompare kun la sama periodo de la jaro 2008, plialtigi financan rezulton de la konzerno je 26,8% al 132,8 milionoj da svisaj frankoj (CHF). Ĉefan meriton pri plibonigitaj rezultoj alportis pasaĝertrafiko. Kontraŭe la vartrafiko SBB Cargo plene perceptis sekvojn de ekonomia krizo, ĉar ĝia transporta kapacito malkreskis je 16,6%. La plej gravajn transportperdojn oni notis en transportado de ŝtalo, fero kaj ankaŭ ligno.

Francio : restrukturado de cargo SNCF - Per engaĝigo de specialisto pri entreprenaj reorganizadoj Jean-Pierre Aubert la Francaj Fervojoj SNCF decidis komenci dum kelkaj monatoj la planatan restrukturadon de vartrafiko. Malprofitaj sferoj devas esti reduktitaj ĝis 60%. La vartrafiko direktiĝu al renovigoj, ekz. al grandrapidaj vartrajnoj kaj al transportoj en- kaj el- marhavenoj. Al la reorganizado kaj supozataj proponoj oni devas aliradi senteme, ĉar ĉi tiuj nuntempe estas rifuzataj de la sindikatoj.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo