emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Diversaĵoj > Ne pri fervojo : fluganta aŭtomobilo

Ne pri fervojo : fluganta aŭtomobilo


Aŭtomobilo kiel tiu de Fantomas aĉetebla jam venontjare !

Ĉu vi, spektante la francan filmon "Fantomas koleras" admiris lian aŭtomobilon, kiu neatendite fariĝis aeroplano ? Jam venontan jaron vi povas aĉeti ion similan. Ĉu vi ne kredas ? Kredu !

La unuaj aŭtomobiloj jam havas sian posedanton

Usona kompanio Terrafugia ja konstruis novan prototipon de trakciilo kun aloj. Kun la nomo Transition prezentas sin aŭtomobilo de la moderna aspekto kaj unikaj funkcioj. La projekto estis inspirata per spertoj de la aeroplangvidistoj mem en kunlaboro kun evoluigaj konstruistoj el la instituto Massachusetts Institute Of Technology en Cambridge. Pri la saĝa inventaĵo, kiun oni sukcese elprovis en marto 2009 kaj kiun oni preparas transdoni al merkato en la jaro 2011, estas granda interesiĝo, malgraŭ la fakto, ke ĝiajn unikajn kvalitojn oni enkalkulis en la prezon. Tiu ĉi estos ĉirkaŭ 148 000 usonaj dolaroj.

De ŝoseo en aeron kaj reen

"Fluganta" aŭtomobilo povus faciligi la ŝosean trafikon. Laŭ kreintoj de la unika trafikilo la homo matene povus elveturi el la propra garaĝo tiel, kiel li ĝis nun kutimas, do sur kvar radoj. Sur la aerodromo post ŝalto de la speciala ŝaltilo en la veturilo tiretendus sin la aloj. La veturilo povas flugi per rapido 200 km/h, veturo sur ŝoseo estas akomodita al normala trafiko.

Ĉu okazos ŝtopiĝoj ankaŭ en aero ?

Ĉiu revolucia novaĵo alportas krom siaj preferaĵoj ankaŭ mankojn. Pro disetendiĝo de la aloj kelkobliĝas larĝo de la veturigilo kaj pro tiu ĉi fakto ne eblos flugleviĝi kie ajn. Mankon prezentas ankaŭ malpli granda spaco, la kajuto estas dusidloka kaj ankaŭ spaco por valizoj ne estas grandampleksa. Disputebla estas ankaŭ problemo de sekura trafikado. En leĝoj pri ŝosea trafiko de pli multaj landoj ekzistas "mankoj", ĉu ne ankaŭ en la leĝoj aertrafikaj ? Ĉu pro tromultigo de la trafikiloj en aero ne malfaciliĝos nuntempa aertrafiko ? Tio certe estas nur kelkaj el problemoj, kiujn oni devas pripensi antaŭ ol oni trafikos per "flugantaj" aŭtomobiloj. Ni tamen restu trankvilaj kaj restu ankoraŭ iun tempon "surtere".

(Teksto kaj fotoj laŭ Terrafugia, Esperantigis Jindřich Tomíšek)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo