emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Pasintaj aranĝoj > 2010-jul : Hungario : Renkontiĝo de la fervojistoj en Pécs

2010-jul : Hungario : Renkontiĝo de la fervojistoj en Pécs


ARKIVO

ARKIVO

De la 2-a ĝis la 4-a de julio 2010 okazis Fervojista Renkontiĝo en Pécs, Hungario.

La anonco estas legebla en la IFEF-bulteno 2010-3, skribas Alfonz Moró :


Profitu la nunjaran amikan someran kunvenon en Pécs por viziti unu el la kulturaj ĉefurboj de Eŭropo.

Antaŭ la dua mondmilito Ilonka Fiedler estis la plej persista propagandisto de Esperanto en Pécs. Adalberto Huleŝ, renoma Esperantisto kaj verkisto (kun verkaro Esperanta kaj hungara), vivis en la urbo de 1964 ĝis 1979. Li gvidis tie diversnivelajn kursojn de Esperanto ; en la jaroj 1968-1969 li instruis Esperanton en la tiutempa pedagogia altlernejo. En la urbo okazis la 22-a Internacia Junulara Kongreso en 1966. Ekde tiam Pécs havas Esperanto-parkon.

Ni partoprenos en diversaj programoj de la urbo kaj organizos vizitojn de historiaj rememoraĵoj (parte elfositaj aŭ parte sub la tero) kaj ni donas eblecojn por viziti la diversajn, interesajn urbojn aŭ vilaĝojn ĉirkaŭ Pécs.

La amikan renkontiĝon ni organizas de la 2 ĝis la 4 de julio 2010. Detalajn informojn mi povas doni per mia retadreso : (moroa) ĉe la retprovizanto (freemail.hu)

Se vi havas emon por viziti la urbon kaj regionon dum alia tempo, kaj ne havas sufiĉajn informojn pri la loĝeblecoj, trafikeblecoj, vidindaĵoj ktp. de tiu ĉi regiono, la esperantistoj de Pécs volonte helpos vin.



Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo