emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/07

Fervoja mondo 2010/07


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-jun-16)

El fervoja mondo 7/2010


Pollando - Germanio - Hispanio - Svisio - Aŭstrio - Kataro


Pollando : Aperis DB Schenker Rail Polska - Germana transportentreprenisto Deutsche Bahn (DB) fariĝis posedanto de 95% da valorpaperoj en la pola kompanio PTK Holding kun sidejo en Zabrze, kiu direktas fervojan transportadon de nigra karbo el sileziaj minejoj. PTK Holding havas ĉirkaŭ dumil dungitojn kaj viciĝas al la plej gravaj fervojaj trafikentreprenistoj en Pollando. Krom priservado de polaj minejaj kaj elektrejaj klientaj trakoj, la entrepreno havas riĉajn spertojn ne nur pri transportoj al Ukrainio kaj Belorusio, sed ankaŭ pri ekspluatado de konteneraj transkargejoj por rivera kaj mara transportoj.

Pollando : baldaŭa modernigo de la ĉefaj fervojaj trajnkunligoj - Nacia ĉefdirektanto de pola fervoja infrastrukturo, la kompanio PKP PLK aperigis fine de 2009 informan proklamon, ke ĝi investos en la plej proksimaj jaroj 5 miliardojn da polaj zlotoj (proks. 1,3 miliardoj da eŭroj). Tiuj ĉi financaj rimedoj estos uzataj por modernigi la ĉefajn fervojajn liniojn Varsovio – Gdansko kaj Varsovio – Lodzo.

Germanio : agrikulturaj maŝinoj transportitaj Ĉinion - En 24 tagoj transportigis Centra departemento de la entrepreno Schenker Deutschland kune kunlaboranta Railion Russia Services agrikulturan kombajnon kun apartenaĵo trans kvin naciajn landlimojn al landlima urbo Alashankou en okcidenta Ĉinio. Speciala transporto sur basplanka platvagono tipo TWA 600 ekveturis el Harsewinkel (Vestfalio) kaj iris tra Pollando, Belorusio, Rusio kaj Kazaĥio. Dungitoj de Schenker scipovantaj rusan lingvon prizorgis en Rusio nefacilan akceptokontrolon de la transportreguloj CIM al SMGS kiel ankaŭ sekuran transkargadon por pluveturo sur larĝŝpuraj trakoj.

Hispanio : lasta Talgo III RD en ekspluatado - Lasta vagonkombinaĵo Talgo III RD kun teknologio de ŝpurŝanĝo restas ekspluatata en taga kunligo inter hispana Barcelono kaj franca Montpeliero. Tiu ĉi vagontipo komencis trafiki jam en la jaro 1969 en TEE trajnoj Catalan-Talgo inter Barcelono kaj Ĝenevo. Aliaj nuntempaj transportaj interligoj estas ekspluatataj per pli novaj TALGO-kombinaĵoj. Ili havas unikan teknologion por ŝanĝi ŝpuron dum malrapida veturo, ĉar Hispanio uzas diference de la najbaraj eŭropaj fervojoj larĝan ŝpuron 1668 mm.

Svisio : BLS Cargo malaltigis enspezojn je 25% - Svisa fervoja kompanio BLS Cargo anoncis, ke en la unua duonjaro 2009, kompare kun la sama periodo en 2008, oni registris malkreskon de la trafiko je 22%. Al tiu ĉi fakto kontribuis la tutmonda ekonomia krizo kaj ankaŭ konkurenca agadkampo de ŝoseaj trafikistoj. La plej multe estis trafita internacia transita vartransporto. La malkresko rezultigis, ke la firmao BLS Cargo post duonjaro unuan fojon notis negativan bilancon. La aperintaj neuzataj fervojaj infrastrukturaj kapacitoj estis solvitaj per ludono de lokomotivoj al aliaj trafikistoj aŭ estis haltigitaj tutaj investoj kaj aĉetprovizado.

Aŭstrio : RCA klopodas por ŝparema bonmastrumado - Vartrafika filio de aŭstria kompanio ÖBB, Rail Cargo Austria (RCA) prognozis por lastjara jarfina bilanco malpli altajn vartrafikajn enspezojn je 20 procentoj. La spezoj kompare al 2008 tiumaniere malkreskos je 500 milionoj da eŭroj. La rezulto estos malaltigo je 2 ĝis 3 procentoj de la en- kaj elspezoj. Ĉefo de la konzerno ÖBB, Peter Klugar al tio diris : „Ni difinas celan reton kaj esploras , sur kiuj linioj ni profitlaboras, sur kiuj malmulte gajnas kaj kie eĉ malprofitas...“ Poste estos pridemandata retposedanto, kion fari kun ekonomie malfortaj linioj. Laŭ Klugar interesiĝoj de la unuopaj filiaj entreprenoj ne devas direkti al pli granda ŝarĝado de la tuta sistemo.

Kataro : miliarda mendo en Persa Golfo - Germana kompanio Deutsche Bahn (DB) subskribos miliardan kontrakton en emirlando Kataro en Persa Golfo. Kiel certigis la germana federacia trafikministro Peter Ramsauer, la konzerno povus konstrui en kunlaboro kun enlanda kompanio Qatar Railways fervojan reton en la emirlando. La kontraktoj povus esti subskribitaj en la plej proksima tempo. Investoj nur en infrastrukturon povas atingi 17 miliardojn da eŭroj. La nova evoluiga kompanio Qatar Railways Development Company planos kaj realigos konstruadon de la moderna publika fervoja reto.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis D-ro Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo