emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2010/10

Fervoja mondo 2010/10


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2010-nov-26)

El fervoja mondo 10/2010


Svisio - Germanio - Francio - Belgio - Pollando


Svisio : aperos nova kunligo el Neuchatel - Svisa kantono Neuchatel intensive subtenas projekton de nova fervoja kunligo inter la urboj Neuchatel kaj La Chaux-de-Fonds. Fine de 2009 oni subskribis interkonsenton inter registaro kaj Svisaj Federaciaj Linioj SBB/CFF pri ĝia konstruado. Oni supozas, post tri jaroj fini antaŭprojektajn laborojn, je kies bazo oni elektos la plej konvenan varianton. Kiel oni dividos konstrukostojn en sumo 850 milionoj da svisaj frankoj inter la unuopaj subjektoj, ne estas ankoraŭ decidita.

Germanio : Munkeno deziras pluan urbfervojan linion S-Bahn - Ekde aŭgusto 2003 en Munkeno okazas preparlaboroj por konstrui spinohavan traceon de la urba fervojo S-Bahn. La nove aperanta linio kunligos okcidentan kaj orientan partojn de bavaria ĉefurbo helpe de du unutrakaj tuneloj proksimume 14 km longaj. En okcidento la linio komenciĝos en kvartalo Laim, kaj ĝi finiĝos en oriento proksime de la orienta stacio (Ostbahnhof). Tiumaniere oni malŝarĝos la nuntempan liniosekcion, servantan kiel kunligo de la ĉefa kaj orienta stacioj.

Svisio : dua trako en tunelo Lötschberg - Apud svisa baza tunelo Lötschberg, kiu estas en du trionoj unutraka, ekzistas el teknika vidpunkto eblo finkonstrui la duan trakon sur la restanta traksekcio. Konstruado povus okazi dum la ekspluatado, sed financaj elspezoj estos videble tro altaj. Finkonstruado de la dua trako daŭrus dekdu jarojn, oni supozas suman elspezon 790 milionoj ĝis 1,3 miliardoj da svisaj frankoj. Por konstruado favore parolas eblo centprocente uzadi la tunelon en iuj tempoperiodoj. Esperoj por reala konstruado nuntempe tamen ankoraŭ ne estas realaj.

Francio : reformo en transporto de vagonkargaj ekspedoj - Malakordoj inter klientoj ekspedantaj unuopajn vagonkargojn kaj fervoja kompanio SNCF Fret pligrandiĝas. La protestoj okazis en parlamento kaj en sindikataj centrejoj. Jam pli frue reprezentantoj de ekonomio postulis de SNCF Fret modifon de regularo pri vagonkargaj ekspedoj en fervoja vartrafiko. La ĉefo de SNCF, Geodis Pierre Blayau tamen diris, ke ne estas eble, ke la fervojo subvenciu ekonomion kaj entreprenistojn. SNCF Fret pro tio ankaŭ estonte strebos prilabori reformon en trafiko de unuopaj ekspedoj.

Belgio : Hupac plimultigas oferton en Antverpeno - Kombina operatoro de Hupac International ofertas pluan kunligon el la nova terminalo (stacio por diversaj transportbranĉoj) Combinant en Antverpeno. La nove enkondukota kaj kvarfoje en semajno trafikanta trajno el antverpena Combinant al kombin-terminalo KTL en germana Ludwigshafen havos de tie ĉi kunligon al terminalo Hupac en itala Busto Arsizio, kiel ankaŭ al la kombin-terminalo Schkopau. Trakcion al Ludwigshafen plenumas Crossrail, SBB Cargo poste al Busto kaj rail4chem al Schkopau (Saksio-Anhaltio ĉe la rivero Saale).

Pollando : koakso por Krupp estos transportata sur fervojo - Germana ŝtata kompanio Thyssen Krupp Min-Energy faris kontrakton kun pola koaksejo sudorienta de Wrocław. Estonte oni transportos jare 70 mil tunojn da koakso el malsupra Silezio al germana Duisburg (Nordrejno–Vestfalio). Krudaĵon oni enkargados en specialajn kontenerojn kaj transportos per navedvagonaraj trajnoj. Kapacito de kontenero atingos 27 tunojn da koakso. Fervoja varianto por tiu ĉi kategorio estas pli favora ol transporto surŝosea, ĉar estas bezonataj malpli da transkargadoj.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo