emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervojaj novaĵoj el Ĉinio (2011-01-16)

Fervojaj novaĵoj el Ĉinio (2011-01-16)


(mesaĝo de Leopold Patek, 2011-jan-16)

Ĉina Radio Internacia : en la nova numero de Panorame videblas en la programero „Vigla pasaĝertransporto dum la periodo de Printempa Festo“ kontribuaĵo pri la preparlaboroj de la fervojo.

Klaku ĉi tie Panorame 13-01-2011



(mesaĝo de Leopold Patek, 2011-jan-04)

Ĉinaj fervojoj transportos 230 milionojn da homfojoj dum printempa festo de 2011

Laborprojekto pri fervoja transporto de pasaĝeroj dum printempa festo de 2011 estas ellaborita. En la 40-taga periodo, tutlandaj fervojoj transportos 230 milionojn da homfojoj, pli multe je 25,54 milionoj da homfojoj ol en la sama periodo de la lasta jaro.

http://esperanto.cri.cn/581/2011/01/04/1s119904.htm



(mesaĝo de Leopold Patek, 2010-dec-30)

Samtempe ekfunkcias 5 novaj metroaj linioj en Pekino

Hodiaŭ, la 30-a de decembro, en Pekino, ekfunkcias 5 novaj metroaj linioj kaj longo de pekina traka trafiko superis 300 kilometrojn.

http://esperanto.cri.cn/581/2010/12/30/1s119812.htm



(mesaĝo de Leopold Patek, 2010-dec-08)

Estis muntita subtera trajno fabrikita de Ĉinio 2010-12-08

bildo

Muntita trajno

La 6-an de decembro la unua subtera trajno por la linio Okcidenta Insulo de Hongkong estis muntita en la Changchun-a Kompanio por Fervoja Veturilo sub la Ĉina Korporacio CNR. Ĝi estas la 1000-a subtera trajno memfabrikita de la kompanio ĉi-jare.

Kiel ĉina produktaĵo kun propra intelekta proprietaĵo la trajno atingis la plej altan internacian normon en fortikeco, servodaǔro, regado de bruo kaj fajro.

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Fonto kun foto ĉe http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-12/08/content_317811.htm



(mesaĝo de Leopold Patek, 2010-dec-08)

En Pekino inaŭguriĝis la 7-a Monda Konferenco pri Grandrapida Fervojo

La 7-an de decembro en Pekino inaŭguriĝis la 7-a Monda Konferenco pri Grandrapida Fervojo

Ĉi-foja konferenco estis kune organizita de ĉina Fervoja Ministerio kaj Internacia Fervoja Unio. La konferenco daŭros 3 tagojn kaj temas pri tio, ke grandrapida fervojo portas taskon de verda trafiko. Dum la konferenco, okazos 2 forumoj. Oni faros profundan diskutadon pri gravaj problemoj de grandrapida fervojo, pluapaŝe fortigos interfluon kaj kunlaboron pri teknikoj de grandrapida fervojo kaj antaŭenpuŝos disvolviĝon de grandrapida fervojo en la tuta mondo.

Fotoj ĉe http://esperanto.cri.cn/581/2010/12/07/1s118996.htm

Raporto en la marda radioprogramo http://esperanto.cri.cn/ , 2a programero „Kurantaj Aferoj“.



(mesaĝo de Leopold Patek, 2010-sep-29)

Provfunkciis altrapida fervojo inter Ŝanhajo kaj Hangzhou

La 28-an de septembro, en provfunkciado de altrapida fervojo inter Ŝanhajo kaj Hangzhou, la rapideco jam superis 400 kilometrojn pohore.

Ĉinproduktita trajno titolita Harmonio provfunkciis inter Hangzhou kaj Ŝanhajo. La tuta vojo longas je 202 kilometroj. La trajno veturis 40 minutojn. La plej alta rapideco jam atingis 416,6 kilometrojn pohore kaj trarompis la rekordon en la mondo.

La altrapida fervojo inter Ŝanhajo kaj Hangzhou laŭplane funkcios de la 20-a de oktobro. Tiam oni elspezos 38 minutojn por atingi Ŝanhajon de Hangzhou.

El http://esperanto.cri.cn/581/2010/09/28/1s116611.htm

Rimarko de kolego E.Henning OLSEN (plusendita de Leopoldo) : la terminoj „altrapida trajno“ kaj „plej alta rapideco“ ne estas ĝustaj.



(mesaĝo de Leopold Patek, 2010-jul-28)

Konferenco de Monda Altrapida Fervojo unuafoje okazos en Ĉinio La 28-an de julio, de gazetara konferenco okazigita de la ĉina Fervoja Ministerio raportisto informiĝis, ke la 7-a Konferenco de Monda Altrapida Fervojo unuafoje okazos en Pekino de la 7-a ĝis la 9-a de decembro. Tio estas la unuafojo, ke tia konferenco okazos ekster eŭropaj landoj.

Konferenco de Monda Altrapida Fervojo, lanĉita de la Internacia Fervoja Federacio en la jaro 1992, jam okazis sesfoje, kaj la lokoj de la konferenco ĉiuj estis en Eŭropo.

Raporto kun fotoj ĉe http://esperanto.cri.cn/581/2010/07/28/1s114403.htm



(mesaĝo de Leopold Patek, 2010-jul-28)

Ĉinio investos 800 miliardojn da juanoj por altrapidaj fervojoj La 28-an de julio en Pekino, Yu Bangli, ĉefekonomikisto de la ĉina Fervoja Ministerio, malkaŝis, ke ĝis la jaro 2012 Ĉinio konstruos novajn altrapidajn fervojojn kun la longeco de pli ol 6 000 kilometroj, kaj por tio la investo superos 800 miliardojn da juanoj.

Tiutage raportisto informiĝis de la gazetara konferenco de la Fervoja Ministerio, ke nun sur la ĉina ĉeftero funkcias altrapidaj fervojoj kun la longeco de pli ol 6 900 kilometroj. Laŭ plano en la venontaj 2 jaroj Ĉinio konstruos pli ol 6 000 kilometrojn da novaj altrapidaj fervojoj. En la jaro 2012 la totala longeco de altrapidaj fervojoj superos 13 000 kilometrojn. Yu Bangli diris, ke por atingi tiun ĉi celon Ĉinio investos pli ol 800 miliardojn da juanoj.

Raporto kun foto ĉe http://esperanto.cri.cn/581/2010/07/28/1s114416.htm


(fino de la paĝo)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo