emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2011/02

Fervoja mondo 2011/02


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2011-jan-30)

El fervoja mondo 2/2011


Svedio - Kalifornio - Francio - Hispanio - Finnlando - Ĉinio - Pollando - Italio - Turkio - Nederlando


Svedio : venis reĝo kaj inaŭguris trafikon - La 28-an de aŭgusto 2010 en Kramfors okazis solena inaŭguro de trafiko sur trajnlinio Botniabadan en nordorienta Svedio. La solenan ceremonion persone partoprenis la reĝo Karl Gustav XVI-a. Reĝa trajno poste forveturis al Örnsköldsvik kaj Nordmaling, kie okazis plua solenaĵo, kaj vespere la trajno venis al urbo Umeä. La 30-an de aŭgusto oni ĉi tie komencis komercan pasaĝertrafikon. Unuaj trajnoj trafikas nur sur linioparto Örnsköldsvik - Umeä, antaŭ ol estos finrenovigita la linio. Rektan trafikadon inter Sundsval kaj Umeä oni planas komenci en aŭgusto 2011.

Kalifornio : guberniestroj deziras investojn en fervojon - Kalifornia guberniestro Arnold Schwarzenegger la 16-an de aŭgusto 2010 partoprenis solenan entrafikigon de du nove rekonstruitaj dizelelektraj lokomotivoj de la firmao BNSF. La solenaĵo okazis en havenareo en Los Angeles. La inaŭguron partoprenis ankaŭ Ed Rendell, guberniestro de ŝtato Pensilvanio. Ambaŭ politikistoj emfazis bezonon de fluaj investoj en la fervojon. Oni atendas, ke la modifitaj lokomotivoj estos proksimume je 40 procentoj pli efikaj ol tiuj ĝis nun uzataj trakciiloj. Emisioj de neforbruligeblaj eroj reduktiĝas je 90 procentoj.

Francio : Strasburga haveno kun nova kunligo - Franca ekspluatanto de fervoja reto Réseau Ferré de France kaj rejna haveno Port Autonome de Strasbourg (PAS) planas subskribi novan kontrakton. Ĝia celo estas krei fervojan kunligon por transportado de varoj inter sekciaj havenoj PAS Strasbourg, Canterburg, Beinheim kaj Marckolsheim, kaj regionaj ekonomiaj kaj loĝistikaj teritorioj. Motivo estas franca leĝo pri vivmedio Grenelle 2. Tiu ĉi ordonas, ke RFF antaŭ fino de 2010 garantiu ekspluatadon proksimume sur 50 km da havenareo PAS.

Hispanio : aŭtotrajnoj inter Barcelono kaj Sevilo - Hispanaj Fervojoj RENFE proponas komune kun privata fervojo Semat trajnojn por pruntejoj kaj komercistoj pri reuzeblaj aŭtomobiloj inter Barcelono, Madrido, Malago kaj Sevilo. Semet apartenas por 62 procentoj al filio de germanaj fervojoj Transfesa kaj por 38 procentoj al RENFE. Inter Sevilo kaj Madrido okazas unufoje semajne la proponata servo 24 horojn. En venontaj monatoj la kapacito de nunaj ĉirkaŭ 190 veturiloj povas kreski al 400. Por fervojkunligo Barcelono – Sevilo aŭtotrajno bezonas maksimume 48 horojn.

Finnlando : loĝistikaj operacioj sub unu tegmento - Ŝtata fervoja entrepreno VR (Suomen Valtionrautatiet) faras reorganizon. Sian loĝistikan aktivadon en fervoja trafiko kaj sur ŝoseo ĝi kunligas sub komuna marko VR Logistics. Per tiu ĉi aranĝo oni deziras pligrandigi konkurenckapablon. Sub divizio VC Logistic estas la ĝisnunaj firmaaj filioj VC Cargo (fervoja loĝistiko), Transpoint Oy Ab, kaj TransportCargo Oy Transpoint International (ŝoseoj). VR certigas, ke organiza ŝanĝo ne influos kontaktojn kun klientaro, kaj ankaŭ kontaktpersonoj ne estos ŝanĝitaj.

Ĉinio : fervoja linio en Tibeto estos plilongigata - Ĉinaj Fervojoj komencis konstrulaborojn por plilongigi tiom ofte diskutatan fervojlinion al Tibeto. Nova liniosekcio de la plej alte situanta fervojlinio en la mondo kunligos tibetan ĉefurbon Lasao kun la dua plej granda urbo Xigaze. Investoj por 253 km longa kunligo tra montara regiono estas taksataj je 13,3 miliardoj da juanoj (proks. 1,47 miliardoj da eŭroj). Ministerio de trafiko en Ĉina Popola Respubliko atendas de la konstruaĵo altigon de subteno de vojaĝtrafiko en sudokcidenta Tibeto kaj pli efikan transportadon de elminataj mineraloj kaj minercoj per fervoja trafiko el proksimaj apudliniaj regionoj.

Pollando : Pesa fanfaronis pri nova vagonkombinaĵo Elf - Pola veturilfabrikisto de veturilparko Pesa la 21-an de septembro 2010 festis ekspluatapertigon de sia elektra motorvagonkombinaĵo Elf por apudurba kaj regiona ekspluatado. Tiu ĉi vagonkombinaĵo estas unu el ok, kiuj estis menditaj de pola vojevodio Słąskie. Ĝiaj kvar artike kuplitaj pasaĝervagonoj mezuras en totala vagonarlongo 75,25 metrojn, havas sume 200 sidlokojn kaj spacon por entute 450 pasaĝeroj. La vagonaro atingas maksimuman rapidon 160 km/h kaj estas konstruita por kajoj 550 mm altaj.

Italio : grandrapida fervojlinio al flughaveno Malpensa - La 13-an de septembro 2010 okazis solena trafikkomenco de grandrapidaj trajnoj kunligantaj milanan flughavenon Malpensa kun urboj situantaj laŭlonge de la koridoro nordo – sudo. Por veturi al flughaveno trajnoj uzas novan dutrakan kunligon 8 km longan al Malpensa kaj Saronna, konstruitan inter la stacioj Milano Centrale kaj Milano Bovisa sur linio Norda Fervojo. Finkonstruo de la deturna branĉvojo kostis 87,5 milionojn da eŭroj kaj inkluzivas konstruon de viadukto kun 22 arkaĵoj en longo 285 metroj kaj boradon de 230-metra tunelo.

Svedio : tunelo en Hallandsasen post 17 jaroj traborita - La 16-an de septembro 2010 okazis solenaĵo post fintraboro de orienta tubo de la fervoja tunelo sub montetaro Hallandsasen. Konstruadon de la tunelo, situanta 226 metrojn sub la plej alta punkto de la montetaro en okcidenta Svedio, oni faris 17 jarojn. La tunelo forigos la plej malfortan lokon sur linio West Coast Line, kiu estas por 85 procentoj dutraka. Etradiusaj kurbiĝoj unutrakaj trans Hallandsasen estas la plej granda cirkulĝenaĵo. Per dutrakigo sur la linioparto duobliĝos vartunaro. Elspezoj por konstruado jam atingis 6 miliardojn da svedaj kronoj.

Turkio : kunligo inter Eŭropo kaj Azio denove plilongiĝis - Ĉefministro de Turkio Tayyip Erdogan inaŭguris 35 km longan linioparton inter Muratti sur ĉefa fervojlinio Edirne – Istanbulo kaj loko Tekirdag ĉe Marmora Maro (inter maroj Nigra kaj Egea). De tie ĉi la haveno Aport ekspluatas fervojan pramŝipan kunligon el Bandirma kaj Derince sur azia parto. Kompanio Latek Lojistik krome ekspluatas propran fervojon Latek Express kun dekkvin vagonoj. La kunligo helpos al Istanbulo, troŝarĝiĝita de vartrafiko, per elkonduko de aziaj transportoj el la urbo trans Marmora Maro.

Nederlando : vartrajnoj sur Betouweroute - Nova nederlanda fervojlinio por vartrafiko Betouweroute havas renomon de pligrandiĝanta interesiĝo. Merkata kompanio Keyrail en sia duonjara raporto en 2010 anoncis, ke ĝis fino de 2010 sur la fervojlinio 160 km longa trafikos semajne ĝis 350 vartrajnoj. Lastjare somere ĉi tie trafikis po 320. Sur la akso oriento – okcidento la fervojlinio Betouwe havas trafikkvoton 57 procentoj. Oni prognozis, ke ĝis fino de la jaro 2010 trafikkvoto kreskos al 65 procentoj. La grava alliga linioparto Zevenaar - Emmerich tamen fariĝos tritraka nur en la jaro 2017.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo