emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Fakaj novaĵoj > Fervoja mondo 2011/03

Fervoja mondo 2011/03


(mesaĝo de Jindřich Tomíšek, 2011-feb-06)

El fervoja mondo 3/2011


Aŭstralio - Belgio - Ĉinio - Francio - Japanio - Nov-Zelando - Pollando - Sauda Arabio


Aŭstralio : kvindek tramoj por Melburno - Registaro en ŝtato Victoria elektis firmaon Bombardier por livero de 50 basplankaj tramoj por urbo Melburno. Trafikiloj de tipo Flexity Melbourne longos 33 metrojn kun kapacito por 210 pasaĝeroj. Tiu ĉi kontrakto entenas ankaŭ gravan rekonstruon de tramejo (garaĝo) East Preston kaj garantion pri bontenado ĝis la jaro 2017. Laŭ ministro por ekonomio kaj komerco Jacinto Allen tiu ĉi kontrakto en valoro 303 milionojn da aŭstraliaj dolaroj garantios pri 50,3 procentoj partoprenon de lokaj entreprenistoj. La unua tramkompleto estos transdonita por ekspluatado en la jaro 2012.

Belgio : ICE International en Amsterdamo - Antaŭ dek jaroj, la 3-an de novembro 2000, oni komencis trafikadon de rapidtrajnoj ICE International sur trajntraceo horara Frankfurt a. M. – Kolonjo a. Rhein – Amsterdamo. En pasinta dekjaro rapidtrajnoj ICE de tria generacio transportis inter Germanio kaj Nederlando jam 10,5 milionojn da vojaĝantoj. En nuna horaro sur tiu ĉi trajntraceo horara trafikas sep duopoj da trajnoj en indikita rapidtrafiko tage kaj unu el ili plenumas rektan kunligon inter Baselo kaj Amsterdamo. Por solena jubileo la fervojoj preparis specialajn biletojn inter Germanio kaj Nederlando kun reduktita prezo 10 euroj.

Belgio : komuna fervoja spaco sur papero - Eŭropa Komisiono akceptis en septembro 2010 proponon de direktivo por disponigado de pli bonaj fervojaj priservoj por vojaĝantoj kaj por uzantoj de fervoja vartrafiko. La propono entenas planatan plifortigon de konkurenco en trafika merkato, plifortigon de decidpovo de la naciaj reguligistoj kaj plibonigon de kadro por investado en la fervojojn. Propono de la direktivo, kreanta „komunan fervojan spacon“ kunligas tri validajn instrukciojn en unu kompleta teksto. Temas ankaŭ pri klopodo solvi sferojn de la problemoj, malhelpantaj efikan funkciadon de fervoja merkato.

Ĉinio : Ĉinaj firmaoj deziras konstrui en Afganistano - Sepdekkvin km lonfa fervoja linio el uzbekuj-afganistana landlimo el Hajratan al Mashar-e Sharif, post nelonge malfermota al trafiko, servos al vartrafiko el respublikoj de iama Sovetunio. Trans limtransirejo Hajratan jam nun oni transportas ekzemple 80 procentojn da nafto kaj aliaj krudmaterialoj por Afganistano. Oni preparas plilongigon de la linio ĝis Pakistano. Pri konstruado de tiu ĉi linio precipe interesiĝas ĉina ŝtatkonstrua firmao MCC.

Francio : el Parizo al Ĝenevo en tri horoj - En horaro 2011 inter Parizo kaj Ĝenevo oni notis reduktitan vojaĝtempon dank´ al rekonstruita fervojlinio „ligne du Haut-Bugey“ transe montaro Jura en Francio. Origina linio, konstruita en la jaroj 1866 ĝis 1882 kun kurboradiusoj nur 300 metrojn kaj ascendo ĝis 28 promiloj, estis en la jaroj 2007 ĝis 2010 rekonstruita por trafikado de grandrapidaj trajnoj TGV per kosto 341 milionojn da eŭroj. Maksimuma rapido post rekonstruo estas nur 120 km/h. Trajntraceo tamen estis reduktita pri 47 km kaj veturtempo tiumaniere mallongiĝis pri ĉirkaŭ 20 ĝis 40 minutoj al proksimume tri horoj.

Japanio : grandrapidan fervojlinion traesploros lokomotivejo - Fervojoj en Japanio preparas sin por „komerca“ trafiko en nova lokomotivejo en Kumamoto, malfermita en aŭgusto 2010. Nome, jam en marto 2011 oni komencos trafikon kun vojaĝantoj sur 121 km longa fervojlinio inter Shin-Yatsushire kaj finstacio Sanyo-Shinkansen. Per tiu ĉi paŝo kreos trajntraceoj Kyushu, Sanyo, Tokaido kaj Tohoku Shinkansen fluan ĉenon de grandrapidaj fervojlinioj, kiu etendiĝos en longo 1992,7 km de Kagoshima en suda Kyushu al Shin Aomori en norda Honshu.

Novzelando : tertremo haltigis fervojan trafikon nur tri tagojn - Fervoja trafiko en ĉirkaŭo de urbo Christchurch estis renovigita nur tri tagojn post kiam teritorio Canterburg estis trafita de tertremo, kiu kaŭzis terkrevon de tersurfaco 22 km longan kaj traŝovojn da grundo ĝis 4 metrojn altajn. Natura katastrofo kaŭzis difekton taksata je 4 miliardoj da novzelandaj dolaroj. Kompanio Kiwi Rail Network konstatis, ke la plej gravan difekton de fervoja infrastrukturo kaŭzis delokigo de linio kaj ponto en longo ĝis 4 km en teritorio Kaiapoi, kaj inter Rollestone kaj Darfield. La katastrofo okazis en septembro 2010.

Pollando : Łódź Widzew en rekonstruado - Polaj Fervojoj PKP kaj urbo Lodzo (Łódź) komencis trafikadon en rekonstruita fervoja stacio Łódź Widzew. Temas pri unu el sep stacioj, nun trairantaj per kompleksa rekonstruado en Lodza vojevodio. Elspezoj por rekonstruo atingis 5,9 milionojn da zlotoj (proksimume 1,4 milionojn da euroj) kaj konstrulaborojn garantiis firmao Skanska. Per kompleta rekonstruo trairis la stacidomo. Tiu ĉi nun proponas priservon en kvin staciaj kasoj, informejon pri trafiko (vojaĝkunligoj), atendejon, senbarierajn necesejojn kaj spacon por urba turisma kancelario.

Sauda Arabio : kokomotivoj devas rezisti al sablo - Saudaj Fervojoj ricevis unuajn ses elektromotorajn dizelelektrajn vartrafikajn lokomotivojn de tipo 25 SD70 ACS. Laŭplane fino de livero estu plenumita antaŭ fino de 2010, kiam nombro de tiuj ĉi lokomotivoj en lando kresku al 72. Lokomotivoj estos ekspluatataj sur konstruata norda-suda fervojlinio. Investintoj pripensis ankaŭ severajn dezertajn kondiĉojn, tial ili postulis ekzemple pulsfiltran sistemon kaj movigeblajn sabloplugilojn. Kajuto de lokomotivisto estas izolita kaj ekipita per klimatizo, fridujo kaj tualetejo.

(Kompilis Jindřich Tomíšek)

(Reviziis Heinz Hoffmann)


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo