emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Kio estas IFEF ? > Tradukinda en vian lingvon !

Tradukinda en vian lingvon ! via lingvo ?


La ĉi-suba teksto estas propono por multlingva kaj konciza prezentado de IFEF. Ĝi povos evolui kaj vi certe trovos ion plibonigendan : ne hezitu, diru tuj al ni. Kunlaborado estos pli fruktodona ol sollaborado.
Krome, se vi scipovas alian lingvon, kiu ankoraŭ ne legeblas sur ĉi-paĝo, ankaŭ via traduko estas bonvena. Tamen, ne tuj traduku : unue informu nin ĉar eble iu alia jam estas faranta. Antaŭdankon por tio.


Kio estas IFEF ? La unua Esperanto-manlibro eldoniĝis en 1887 kaj jam en 1909 fondiĝis faka fervojista organizo "Internacia Asocio de la Esperantistoj Fervojistoj". Post la dua mondmilito en sia nuna formo fondiĝis IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.
La devizo de IFEF estas : La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.

IFEF interalie celas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto inter fervojistoj, ĉe fervojistaj organizoj kaj fervojaj instancoj.
Por tio, aktivaĵoj de IFEF estas ekzemple : organizo de ĉiujara internacia kongreso, faka laborado (eldonado de terminaroj, de "FervojFakaj Kajeroj", kontribuo en RailLexic de UIC, okazigo de prelegoj,...), eldonado de dumonata bulteno, administrado de fervojista koresponda servo, organizo de ski-semajno, ktp.

IFEF grupigas landajn asociojn kaj individuajn membrojn en dekoj da landoj. Ankaŭ plejmulto el tiuj landaj asocioj diverskampe aktivas : eldonado de propraj bultenoj, okazigo de naciskalaj renkontiĝoj, disvastigado de Esperanto en la fervojista medio (ekspozicioj, kursoj,...).

Se vi estas fervojisto (aŭ ŝatas fervojon !) kaj deziras kontaktiĝi kun "kolegoj" el plej diversaj landoj, Esperanto kaj IFEF taŭgas por vi ! Post nur kelkaj monatoj da Esperanto-lernado, vi miros, ke vi povas tiel bone komuniki kun fervojistoj aŭ fervojamantoj el landoj proksimaj aŭ alikontinentaj !


Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo