I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio |
La 70-a IFEF-kongreso okazos en Wrocław, Pollando, de la 19-a ĝis la 25-a de majo 2018.
La LKK petas vin prefere uzi la elektronikan aliĝilon en la paĝaro "https://ifef.vroclavo.damj.es" :
Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) kaj vizito de unu el la plej belaj regionoj de Pollando.
La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos novaĵojn kaj progresojn en Pollando. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.
Krome, la interesitoj povas ĉeesti E-kurson por komencantoj, atelierojn pri informadiko cele sin iniciati en la praktika uzo de diversaj programoj (Vikipedio, FB, Google, ktp) kaj pri gazetredaktado, kaj vizito al Fervoja muzeo en Jaworzyna Śląska. Libroservo kaj diversaj ekspozicioj pliriĉigos la programon.
Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.
Prezentado de la kongreso : LKK Prezentas la kongreson per bildoj.
Se vi ne povos ret-aliĝi, aliĝilon vi povas elŝuti :
originala dosiero odt - - - - - doc-dosiero - - - - - pdf-dosiero
Notu ankaŭ, ke nun estas propra retejo por la kongreso :
En la elŝutebla aliĝilo troveblas ne nur la necesa formularo por aliĝi kaj mendi dormoĉambrojn, sed ankaŭ la provizora programo de la kongreso kaj de la postkongreso :
(pdf-dosiero, 500 ko, oni alklaku la bildaron)
Sube elŝuteblas ankaŭ bela invitilo, kiu montras allogaĵojn, kiujn kongresanoj povos vidi :
(pdf-dosiero, 2,3 Mo, oni alklaku la bildaron)
Pri la kongres-urbo Wrocław vi povas legi ankaŭ ĉi tie
Sabato 19.05.2018
10.00 – 21.00 Akceptado / Informado
17.00 – 18.00 Kunveno de la IFEF Estraro kaj LKK
18.00 – 19.00 Kunsido de la IFEF Estraro
19.00 – Interkona vespero…poste foririo por rigardi Vroclavan Multmedian Fontanon
Dimanĉo 20.05.2018
08.00 – 20.00 Akceptado / Informado
10.00 – 12.00 Solena Inaŭguro
12.00 – 12.30 Komuna foto, Gazetara konferenco
14.30 – 16.30 Urbovizitado piedire – D1a
17.00 – 18.00 Kunsido de la laborgrupoj (raportoj pri agado), publika
17.00 – 18.00 E-kurso por komencantoj
20.00 – 22.00 Nacia vespero
Lundo 21.05.2018
09.00 – 12.00 Nepublika Komitatkunsido
09.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj
09.00 – 12.00 Urbovizitado – D1b (Botanika ĝardeno)
14.00 – 18.00 Kunsido de la Faka Komisiono
14.00 – 15.30 Ateliero pri informadiko (bazaj informoj)
15.30 – 18.00 Ateliero pri ĵurnalismo (pri kiel verki ĵurnalistan artikolon
kaj efike kunlabori kun redakcioj/ ĵurnalistoj)
20.00 – 21.00 prelego pri la regiono
21.00 – 22.30 Venonta kongreso sin prezentas
Mardo 22.05.2018
09.00 – 11.00 Ĉefa fakprelego kaj aliaj prelegoj
09.00 – 11.00 E-kurso por komencantoj
11.30 – 21.00 Faka ekskurso D2 – Fervoja muzeo en Jaworzyna Śląska (per trajno “Koleje Dolnośląskie”) + vizitado de Świdnica (kun tagmanĝo)
Merkredo 23.05.2018
09.00 – 12.00 E-kurso por komencantoj
09.00 – 12.00 Plenkunsido
12.00 – 13.30 Movadaj aferoj ; konkluda kunsido de la laborgrupoj, publika
16.00 – 20.00 D3 : Urbovizitado per ŝipeto sur rivero (kun vespermanĝo) sekve Dancvespero
Ĵaǔdo 24.05.2018
09.00 – 18.00 Ekskurso T1 - tuttaga– Karkonosze, Jelenia Góra, Kowary (kun tagmanĝo)
20.30 – 22.30 Koncerto ; Ĝisrevida vespero
Vendredo 25.05.2018
09.00 – 10.00 Solena fermo
10.00 – 10.30 Kunveno de la IFEF Estraro kaj LKK
10.30 – 11.30 Estrarkunsido de IFEF
12.30 Forveturo per trajno al Krakovo, kie okazos postkongreso
Vendredo 25.05.2018
16.00 Akcepto
18.00 – 21.00 Promenado tra malnova urbo
Sabato 26.05.2018
09.00 – 17.00 Tuttaga ekskurso al fama salminejo Wieliczka
19.00 – 21.00 Kultura programo – kunveno kun lokaj esperantistoj
Dimanĉo 27.05.2018
09.00 – 16.00 Ekskurso al Wawel kaj Kazimierz (juda kvartalo)
18.00 – 21.00 Kultura kaj arta programo
Lundo 28.05.2018
09.00 – Forveturo (Stacidomo Kraków Główny aŭ trajne al flughaveno Kraków – Balice)
Programo Sabato 19.05.2018 10.00-21.00 Akceptado / Informado (Kongresejo -konferenca salono de hotelo “Piast” (en 6-a etaĝo) 17.00-18.00 Kunveno de la IFEF-estraro kaj LKK 19.00-20.30 Interkona vespero kun prelego pri regiono 21.30 Spektado de Vroclava Multmedia Fontano (ĉe Halo de Centjariĝo)
Dimanĉo 20.05.2018 8.00-09.00 Esperantlingva sankta meso en preĝejo de Bonfratoj (str. Traugutta 57/59) 8.00-9.20 Akceptado (Kongresejo) 10.00 – 12.00 Solena Inaŭguro en Vroclava Universitato, Oratorium Marianum, (pl. Uniwersytecki 1). 12.00-12.30 Komuna foto, gazetara konferenco 14.00 -16.00 Urbovizitado piedire – D1a 16.30-19.00 ebleco partopreni en la koncerto de premiitoj de 6-a Europa Festivalo de Esperantaj Kantoj 20.00 -22.00 Nacia vespero (“DeMoLo”, “LEGNICA”, “Gieni Dudki”). Scenejo “IMPART” str. Mazowiecka 17
Lundo 21.05.2018 9.00-12.00 Nepublika Komitatkunsido 10.00-12.00 E-kurso por komencantoj (Urba biblioteko en stacidomo) 10.00-12.00 Paroliga kurso por komencintoj 9.00-12.00 Urbovizitado – D1b (Botanika ĝardeno) 14.00-18.00 Faka Komisiono 14.00-15.30 Ateliero pri informadiko (bazaj informoj) 15.30-18.00 Ateliero pri ĵurnalismo (pri kiel verki ĵurnalistan artikolon 17.00- Urbovizitado kun ĉiĉeronino (10-15 personoj) 19.30-20.15 Prelego pri la regiono 20.30-21.15 Koncerto de Kaŝi 21.15- Venonta kongreso sin prezentas
Mardo 22.05.2018 9.00 -11.00 Plenkunsido 9.00 -11.00 E-kurso por komencantoj (Urba biblioteko ĉe stacidomo) 10.00-12.00 Paroliga kurso por komencintoj (Kongresejo – hotelo “Piast”) 11.30 -21.00 Faka ekskurso D2 – Fervoja muzeo en Jaworzyna Śląska (per trajno “Koleje Dolnośląskie”) + vizitado de Świdnica (kun tagmanĝo)
Merkredo 23.05.2018 9.00-12.00 Ĉefa fakprelego kaj aliaj prelegoj 10.00-12.00 E-kurso por komencantoj 10.00-12.00 Paroliga kurso por komencintoj 12.00-13.30 Movadaj aferoj ; konkluda kunsido de la laborgrupoj 12.00-15.00 „Renkontiĝo kun Sinjoro Tadeo” (filmo de Roman Dobrzyński – WCS) 15.30-20.00 D3 : Urbovizitado per ŝipeto “Wratislavia” sur rivero (kun vespermanĝo) + koncerto de ensemblo Noproblem el Ĉehio
Ĵaǔdo 24.05.201 9.00 – 18.00 Ekskurso T1 – (Valo de palacoj kaj ĝardenoj + Parko de miniaturoj en Kowary) 20.30-22.00 Ĝisrevida vespero : Vroclavanoj al gekongresanoj
Vendredo 25.05.2018 9.00- 10.00 Solena fermo (Sesia salono en stacidomo) 10.00 -10.30 Kunveno de la IFEF-estraro kaj LKK 10.30 -11.30 Estrarkunsido de IFEF 13.30 Forveturo per trajno al Krakovo, kie okazos postkongreso