emblemo de IFEF - ifef.netifef.net (movbildo de pasagxer-trajno)FISAIC, Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots
I F E F - Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Hejmpaĝo > Kio estas IFEF ? > Kio estas IFEF ?

eoKio estas IFEF ?

IFEF : Internacia Fervojista Esperanto-Federacio


IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, estis kreita en 1948.
(statuto kaj regularoj de la federacio)
Celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. (Ekzemple, kelkaj fervojkompanioj uzis Esperanton en siaj internaciaj horar-libroj).

Ja, kiel en ĉiuj medioj, kie oni bezonas komuniki kun nesamlingvanoj (internacia komerco, diplomatiaj aferoj, turismo, ktp.), ankaŭ la fervojoj devas fronti tiun problemon, kiu pli kaj pli senteblas en la nuna epoko, kiam pli ol iam ajn antaŭe kreskas la kvanto de internaciaj kontaktoj, ne nur por vojaĝantoj sed ankaŭ por la fervojistoj mem.

Tra la jarcentoj, multaj solvoj estis provitaj, sed ĝis nun sen plenkontentiga sukceso. Ja ne ĉiuj kapablas paroli ĉiujn lingvojn (kiom da homoj vere sufiĉe bone regas alian lingvon, krom la gepatran ?). Ja malgraŭ grandegaj temp- kaj mon-investadoj de la sinsekvaj registaroj (jam de plurdek jaroj oni instruas lingvojn) la problemo restas. Ja aŭtomata tradukado ankoraŭ havas longan vojon por montri sin efika. Solvoj proponitaj estis multaj sed la komunik-problemo plu restas.
Fronte al tio, uzado de Esperanto montris sin plej efika kaj plej taŭga : lernado multe pli rapida ol iu ajn alia lingvo, neŭtraleco, ktp. Jen koncize, pro kio IFEF celas disvolvigi Esperanton en fervojaj medioj.

  • IFEF estas membro de FISAIC, Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj.
  • IFEF aliĝis al UEA (Universala Esperanto-Asocio) en 1953.
  • La devizo de IFEF estas : « La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn. » ř
  • IFEF grupigas membrojn en pli ol dudeko da landoj, kaj interalie :
    Aŭstrio Belgio Bulgario Ĉeĥio Ĉinio Danio Francio Germanio
    Hispanio Hungario Israelo Italio Japanio Kroatio Kubo Nederlando
    Norvegio Pollando Rumanio Rusio Slovakio Slovenio Svisio

    Se vi havas demandojn pri nia laboro, informojn por ni, aŭ se vi volas aliĝi, bonvolu skribi al ni :
    ifefesperanto(ĉe)gmail.com


  • Observi funkciadon de la retejo RSS 2.0 | .Retejo realigita per multlingva SPIP SPIP | skeleto | Mapo de la retejo